Malsekema veroniko
Herbo el la familio de la plantacoj
La malsekema veroniko (Veronica beccabunga) estas sukulenta herbo apartenanta al la familio de la plantagacoj. Ĝi vegetas en la randoj de rojoj kaj fosaĵoj en Eŭropo, Nordafriko kaj norda kaj okcidenta Azio. Tiu palearktisa specio estas trovebla en aliaj kontinentoj kiel enmetita planto. Ĝi havas glatajn disvastiĝantajn tigojn, malakrajn oblongajn foliojn kaj malgrandajn klarbluajn aŭ rozkolorajn florojn.
Malsekema veroniko | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Malsekema veroniko
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Veronica beccabunga L., 1753 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La scienca nomo beccabunga estas de necerta origino, sed ĝi verŝajne devenas de la germana bachbunge (rojo + amaso), aŭ de la nederlanda beekpunge (rojo + akra) pro la akra gusto de la folioj [1].
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- angle Malsekema veroniko (GRIN).
- nederlande Malsekema veroniko (Soortenbank). Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Malsekema veroniko (USDA).