Degaga "Mamo" Wolde (en amhara lingvo:ማሞ ወልዴ; 12a de junio 1932 – 26a de majo 2002) estis etiopia longdistanca kuristo kiu konkurencis en Vojkampa atletiko, Transterena kuro, kaj Ŝosekurado. Li estis la venkinto en la maratono de la Somera Olimpiko 1968.

Mamo Wolde
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1932 (1932-06-12)
en Oromio
Morto 26-an de majo 2002 (2002-05-26) (69-jaraĝa)
en Adisabebo
Mortokialo hepata kancero
Ŝtataneco Etiopio
Okupo
Okupo maratonisto • longdistanca kuristo • atleto
vdr

En 1951, Degaga aliĝis al la "Kebur Zabagna" nome Imperia Gvardio. Li poste servis kiel pacsoldato en Koreio el 1953 ĝis 1955.[1]

En 1993, Degaga estis arestita pro akuzo, ke li partoprenis en ekzekuto de Ruĝa Teroro dum la reĝimo de maldekstra Mengistu Haile Mariam.[2] Li argumentis, ke kvankam li estis dum la mortigo, li ne estis rekta partoprenanto.[3] La IOK kampanjis al la Etiopia registaro por lia liberigo.[2] Komence de 2002 li estis kondamnita je ses jaroj de prizono. Poste, li estis liberigita ĉar li pasigis naŭ jarojn enprizone atendante sian juĝon.[2]

La 26an de majo 2002, Degaga mortis pro hepata kancero 69jaraĝa, ĝuste kelkajn monatojn post sia liberigo.[4][5]

Notoj redakti

  1. Vettenniemi, Erkki (1a de septembro, 2002). "The Life and Trials of Mamo Wolde". Runner's World. Arkivita el la originalo la 17an de januaro, 2017. Alirita la 23an de aŭgusto 2019.
  2. 2,0 2,1 2,2 Mason, Nick (7a de junio, 2002). "Mamo Wolde". The Guardian. ISSN 0261-3077. Arkivita el la originalo la 17an de januaro, 2017. Alirita la 23an de aŭgusto, 2019.
  3. "The Life and Trials of Malmo Wolde", Runner's World, 1a de septembro 2002. Kontrolita 30a de januaro 2018. (angle)
  4. Thurber, Jon, "Mamo Wolde; Won Olympic Gold, Bronze", Los Angeles Times, 12a de junio, 2002. (en-US)
  5. Moore, Kenny, "Chasing Justice", 1a de januaro, 2004.