Manozo estas karbonhidrato, unu el monomeroj de heksoza serio. Ĝi estas grava parto de la karbonhidrata metabolismo de multaj vivaj estaĵoj.

Manozo
grupo de izomeroj
aldohexose
Ĝeneralaĵoj
Nomo Manozo
Kemia formulo C6H12O6
CAS-numero-kodo 31103-86-3
Karakterizaĵoj
Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj

-

R:
S:
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr
D kaj L rektaj formoj de manozo desegnitaj laŭ Fischer-projekcioj.

Konfiguro redakti

D-manozo havas saman konfiguracion de antaŭlasta karbona atomo kiel D-gliceraldehido, sed ĝi diferenciĝas de D-glukozo per inversio de C2 ĥirala centro. Tiu ŝajne malgranda ŝanĝo konduktas al grandaj diferencoj en kemiaj propraĵoj de tiuj du heksozoj.

Sintezo redakti

Manozo ofte sinteziĝas per oksidigo de manitolo. Oni ankaŭ povas krei ĝin el D-glukozo per transformo de Lobry-de Bruyn-van Ekenstein.

Metabolismo redakti

Kutime, manozo eniras vojon de karbonhidrata metabolismo en du paŝoj:

Manozo estas parto de sennombraj glikoligitaj substancoj, inkluzive N-ligitan glikoziligon de proteinoj. C-manoziligo estas ankaŭ ofta.

Medicinaj efektoj redakti

D-manozo trovita en kelkaj fruktoj, plej noteble en oksikoko, estas kredata preventi adheron de bakterioj al epitelio de uretero kaj urinveziko tra konkura mekanizmo kun polisaĥarida kovraĵo de la epitelio. Kvankam tiaj asertoj ne estas iel science pruvitaj, kelkaj kuracistoj ricevis multaj raportoj de pacientoj pri grandega plibonigo de simptomoj de ureteraj kaj urinvezikaj malsanoj post ada konsumo de oksikoka suko[1][2].

Etimologio de nomo redakti

Ambaŭ vortoj manozo kaj manitolo historie devenas de vorto manao, kiu estis, laŭ Biblio, manĝaĵo, sendita far la Dio al judoj dum ilia vojaĝo tra dezertoj de Sinaja duoninsulo. La nomon manao ĝis nun tenas dolĉa sekreciaĵo de kelkaj arboj kaj arbustoj, kiel Fraxinus ornus, kvankam oni ne scias, ĉu tio ĉi vere estis la manao el Biblio. Ĝuste en tia sekreto manozo estis unue trovita.

Notoj kaj referencoj redakti