Mansle-les-Fontaines
Mansle-les-Fontaines - prononco laŭ sistemo IFA [mˈɑ̃l-le-fɔ̃tˈɛn], jen france, en limoĝia okcitana lingvo Manlha e Fontclareu aŭ Manlha-Las fonts) - estas nova komunumo de Francio, kreita la 1-an de januaro 2023 kiel Commune nouvelle kunfandante la antaŭe sendependajn komunumojn Mansle (jen france, okcitane Manlha aŭ Manla) kaj Fontclaireau (okcitane Fontclareu aŭ Fontsclaras). Ĝi situas en la departemento Ĉarento (france Charente, prononco [ʃaʁˈɑ̃t]), en la regiono Nova Akvitanio (france Nouvelle-Aquitaine) kaj en la antaŭa regiono Puatuo-Ĉarentoj. Fine de 2021 en la komunumo vivis 2 105 loĝantoj sur areo de 11,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 185 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Confolens (prononco [kɔ̃fɔlˈɑ̃]) kaj al la kantono Boixe-et-Manslois.
Mansle-les-Fontaines · Manlha e Fontclareu | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
la administrejo
| |||
komunumo en Francio | |||
Administrado | |||
Regiono | ![]() | ||
Departemento | ![]() | ||
Arondismento | Confolens | ||
Kantono | Boixe-et-Manslois | ||
Antaŭa regiono | ![]() | ||
INSEE kodo | 16206 [+] | ||
Poŝtkodo | 16230 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 105 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 185 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 53′ N, 0° 11′ O (mapo)45.8760.18299999999999Koordinatoj: 45° 53′ N, 0° 11′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 11,36 km² (1 136 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f8/Mansle_Manlha_l%27%C3%A9glise_la_kirko.jpg/200px-Mansle_Manlha_l%27%C3%A9glise_la_kirko.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/09/Mansle_16_Niche_fa%C3%A7ade_%C3%A9glise_2014.jpg/200px-Mansle_16_Niche_fa%C3%A7ade_%C3%A9glise_2014.jpg)
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti
la eksa administrejo de la parto Fontclaireau |
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj |