Lazura muŝkaptulo

(Alidirektita el Marblua muŝkaptulo)

La Lazura muŝkaptuloMarblua muŝkaptulo (Eumyias thalassina) estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro de Eumyias kiu enhavas tre bluajn speciojn ĉefe en la supraj partoj. Tiu estas indiĝena de la Hindia subkontinento, ĉefe en Malsupra Himalajo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lazura muŝkaptulo
Lazura muŝkaptulo, plenkreskulo ĉe IISc Bengaluro, Barato.
Lazura muŝkaptulo, plenkreskulo ĉe IISc Bengaluro, Barato.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Eumyias
Specio: E. thalassina
Eumyias thalassina
(Swainson, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi nomiĝas tiele pro sia distinga nuanco lazura kiel la mara bluo, kion montras ankaŭ la latina scienca nomo kie thalassina elprenas la radikon el la antikva greka signife “maro”. Krom la ĝenerale brilblua koloro tiu specio havas mallarĝan nigrecan makulon inter la okuloj kaj la bekobazo (ankaŭ la beko estas nigra, same kiel la kruroj). Masklaj plenkreskuloj estas ege bluaj (tre brilhelaj ĉefe ĉe kapo kaj brusto) en ĉiuj areoj de la korpo, escepte la nigra okulmakulo kaj la griza subpugo. Inaj plenkreskuloj kaj nematuruloj estas pli helbluaj.

Ili estas interesaj inter muŝkaptuledoj ankaŭ ĉar ili manĝas super la nivelo de la kanopeo kaj ripozas sur elektraj kabloj aŭ videble sur arbopintoj.

Tiu orientalisa specio estis iam lokata en la genro Muscicapa kaj oni sugestis, ke ĝi estas pli proksima al la muŝkaptuledoj de la genro Niltava.[1]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Lei Xin, Lian Zhen-Min, Lei Fu-Min, Yin Zuo-Hua, Zhao Hong-Feng (2007). Acta Zoologica Sinica. 53(1):95 PDF Arkivigite je 2016-01-30 per la retarkivo Wayback Machine