Margaret Lily Blaise
Margaret Lily BLAISE (blejz), naskiĝis je la familia nomo Jones la 30-an de aprilo 1878 en Chester;[1] mortis la 5-an de aŭgusto 1935 en Morden, tiam en la tradicia graflando Surrey,[2][1] nun en la urbodistrikto Merton de Granda Londono, estis angla profesia Esperanto-instruistino kaj membro de la Lingva Komitato de 1908.
Margaret Lily Blaise | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1878 en Chester |
Morto | 5-an de aŭgusto 1935 (57-jaraĝa) en Morden |
Lingvoj | Esperanto • kimra • angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Familio | |
Edz(in)o | Paul Blaise (1910–) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1904–) instruisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 10375 |
Vivo
redaktiBlaise laboris kiel sekretariino de 1896, kiel estro de komerca lernejo de julio 1900. De 1906-1910 (edziniĝo kun la belga esperantisto Paul Blaise) ŝi instruis Esperanton en vesperaj lernejoj de kelkaj urboj.[1] Ŝi fondis kaj prezidis la Esperanto-Federacion de Lancashire kaj Cheshire (tri jarojn), la Sud-Londonan Esperanto-Grupon kaj la Dua-Dimanĉan Rondon, Londono.
Blaise propagande paroladis multloke. Ŝi predikis Esperante en la Katedralo de Ĝenevo, 1925.[1][3] Ŝi instruis Esperanton en londonaj lernejoj. K. R. C. Sturmer, interalie, estis varbita al Esperanto de ŝia parolado en 1922.
Kun sia edzo ŝi estis membro de la Loka Kongresa Komitato (LKK) de la 22a Universala Kongreso en Oksfordo en 1930.
Verkoj
redakti- The Esperanto Manual, 1908;
- La Profitoj de Esperanto, 1909;
- A World Language, broŝura propagandilo 16-paĝa, 1916.
Blaise laboris ankaŭ literature.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Biografio de Margaret Blaise Arkivigite je 2018-11-07 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Esperanto Research