Markio de Verono

(Alidirektita el Margrafo de Verono)

La markio de Verono, ankaŭ nomata Verona markio, margrafujo de Verono, aŭ markio de Verono kaj Aquileia, estis historia teritorio de la Sankta Romia Imperio en la mezepoko, kovranta proksimume la areon de la nordorienta Italio, kun la ĉefa urbo Verono.

Markio de Verono
9521167
markio • ŝtato de Sankta Romia Imperio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

En 952, imperiestro Otto la Granda forkaptis la markion disde la itala reĝo Berengaro la 2-a kaj donis ĝin kiel feŭdon al la dukoj de Bavario. Jam en 976 Otto la 2-a transdonis ĝin al la dukoj de Karintio anstataŭe. Ĝi ekzistis praktike ĝis la fondo de la Lombarda Ligo en 1167.