Maria Gugging

komunumo en Malsupra Aŭstrio

Maria Gugging - ĝis la jaro 1989 Gugging - estas katastrala komunumo (loko) de la urba komunumo Klostronovburgo (germane Klosterneuburg), Urbo de la Interpopola Kompreniĝo, en la federacia lando Malsupra Aŭstrio kaj pilgrimejo pro la lurdogroto. Poŝtkodo: 3400. Vilaĝestro Gabriele Pröll (ÖVP).

Maria Gugging
katastra loĝloko de Aŭstrio • loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 48° 19′ N, 16° 15′ O (mapo)48.312516.2492Koordinatoj: 48° 19′ N, 16° 15′ O (mapo) [+]
Alto 245 m [+]
Areo 4,51 km² ( 451 ha) [+]
Maria Gugging (Malsupra Aŭstrio)
Maria Gugging (Malsupra Aŭstrio)
DEC
Maria Gugging
Maria Gugging
Situo de Maria Gugging
Maria Gugging (Aŭstrio)
Maria Gugging (Aŭstrio)
DEC
Maria Gugging
Maria Gugging
Situo de Maria Gugging

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maria Gugging [+]
vdr
Paroĥ- kaj pilgrimpreĝejo en Maria Gugging "Maria, Reĝino de la Anĝeloj"
Paroĥ- kaj pilgrimpreĝejo en Maria Gugging "Maria, Reĝino de la Anĝeloj"

Geografio redakti

Maria Gugging situas 246 m super la maro en Hagen-valo meze de la Viena Arbaro.

Historio redakti

Jam el la neolitiko ekzistas homaj ŝpuroj en kaj en la ĉirkaŭaĵo de Maria Gugging. Konkreta pruvo por la unuaj homoj ekzistas el la romia tempo (15 antaŭ Kristo ĝis 488 post Kristo). La nomo Gugging estis unuafoje dokumente menciita kiel Kukking supozeble 1072 respektive Gukkindorf (Gukinvilaĝo) 1083. En la jaro 1989 la federacia registaro de Malsupra Austrio alinomis la lokon de Gugging al Maria Gugging. Jam en la jaro 1938 ekzistis provo alinomi la lokon, sed en la lasta momento naziaj potenculoj vanigis tion.

Lurdogroto redakti

En la jaro 1925 estis konsekrita kiel 2-a pilgrimejo la lurdogroto en Viena Arbaro (tute laŭ natura kopiado de Lourdes en Aŭstrio; amoplena nomata ankaŭ "arbarkatedralo"). En rokniĉo de la groto troviĝas gracobildo, kiu 1925 estis konsekrita de preloto Ignaz SEIPEL.

Bildaro redakti

Instituto de Scienco kaj Teknikologio Aŭstrio (ISTA) redakti

angle Institute of Science and Technology Austria (ISTA)

Ekde la printempo 2007 oni preparis en la konstruaĵoj de la antaŭa Landa Nervosanigejo la plenfunkcion de IST Aŭstrio. Tie, laŭ modeloj de internaciaj institutoj kiel WEIZMANN Instituto aŭ ROCKEFELLER Universitato, en la jaro 2009 - post la solena malfermo - komenciĝis la pintesploroj.

La 2-an de februaro 2006 informis la iama federacia ministrino Elisabeth GEHRER (ÖVP), al kiu apartenis la sekcio de la austriaj universitatoj, pri la instalado de la jam de longe planita Elita Universitato en Gugging. Post adaptigaj laboroj de la malnovaj konstruaĵoj estas konstruata ĝis somero 2010 nova laboratorio.

Muzeo gugging redakti

(germane museum gugging)

Muzeo gugging montras verkojn je la loko de la kreiĝo de la Artistoj de Gugging. La artistoj estas pacientoj de la iama Landa Nervosanigejo. La verkojn, plejparte pentraĵoj, faris la artistoj kiel nova terapio.

Bildaro redakti

Arkidiocezo Vieno[1][rompita ligilo] germane IST Aŭstrio[2] angle muzeo gugging[3] (germane, angle)