Marianna Török (artisto)

Grafino Marianna Török [torok], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Török Marianna estis hungara-aŭstra artisto (verkisto, komponisto, pianisto, pentristo). Ŝia nobela antaŭnomo estis szendrői [sendrOi], ŝia origina nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Puskás Májuska. Ŝia persona nomvarianto estis May, ŝia baldaŭ nomo estis Ĝavidan Hanem origine arabe جاويدان هانم. Ŝia patro estis Tivadar Puskás, ŝia patrino estis hungara grafino, ŝia dua edzo estis en:Abbas II of Egypt.

Marianna Török (artisto)
Marianna Török
Marianna Török
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1877 (1877-06-15)
en Filadelfio
Morto 5-an de aŭgusto 1968 (1968-08-05) (91-jaraĝa)
en Graz
Tombo Friedhof St. Leonhard
Ŝtataneco HungarioAŭstrio
Subskribo Marianna Török (artisto)
Familio
Patro József Török von Szendrö
Patrino Zsófia Vetter von der Lilie
Edz(in)o Abbas II
Okupo
Okupo pentristo • pianistotradukistoverkisto
vdr

Májuska Puskás naskiĝis la 15-an de junio 1877 en Filadelfio (Pensilvanio) (Usono) sen matrikula enskribo, ŝi mortis la 5-an de aŭgusto 1968 en Graz (Aŭstrio).

Biografio redakti

Marianna Török (artisto) naskiĝis en Usono, tamen ŝi pasigis la plej grandan parton de sia juneco apud Graz. En sia aĝo 15 ŝi vojaĝis al Egiptio, kie ŝi prezentiĝis kun erara nomo May Török. Depost morto de sia patro inter 1893-1896 ŝi vivis en Budapeŝto, en 1895 ŝi piankoncertis en Palaco Vigadó. Inter 1896-1900 ŝi estis pianisto en Vieno, poste ŝi revenis al Egiptujo kaj edziniĝis kun la reganto kvazaŭ sekrete aŭ private. En 1910 ŝi konvertiĝis al islamo, ŝia islama nomo estis "Zubeida". Tiam okazis la oficiala geedziĝo, sed post tri jaroj ili divorcis. Pro la geedziĝo ŝi perdis la hungaran ŝtatanecon, tial ŝi vivis plu en Vieno, kie ŝi malfermis butikon. Ĉirkaŭ 1923 ŝi vivis en Berlino kaj komponis, koncertis, verkis, pentris. Dum la 2-a mondmilito ŝi vivis denove en Vieno.

Ŝiaj kontribuoj, artaĵoj redakti

  • Harem (memuaro, 1930)
  • komponaĵoj
  • noveloj
  • 150 pentraĵoj

Fontoj redakti

  • WikiTrans

Referencoj redakti