Marie-Elizabeth Cléry

Marie-Elizabeth Cléry (aŭ Mme Duverge-Cléry) nasknomo Du Verger aŭ Du Rando (n. 1761 - m. post 1795) estis franca kantistino, harpisto kaj komponisto.

Marie-Elizabeth Cléry
Persona informo
Naskonomo Talvaz-Duvergé
Naskiĝo 10-an de novembro 1762 (1762-11-10)
en Versailles
Morto 4-an de aŭgusto 1811 (1811-08-04) (48-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Jean-Baptiste Cléry
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo redakti

Ŝi naskiĝis en Versajlo en familio de muzikistoj, ŝia patro Monsieur Duverge, estis en la muzika kortego de la reĝo Ludoviko la 16-a. Malmulton oni povas scii pri ŝia vivo aŭ trejnado. Ŝi aperis en la pariza muzika scenejo ĉe la Mercure de France, ĉe la Concerts Spirituels kaj kiam ŝi estis nomumita harpistino en la kortego de Marie-Antoinette en 1779.

La muziko en Francio dum la Klerisma 18-a jarcento estis iom virineca; speciala rolo en la renovigo de la artoj apartenas al la reĝino Marie Antoinette, kiu pasia de la muziko stimulis kaj protektis la rafiniĝon de la artoj. Por Marie Antoinette la harpo estis ne nur muzika instrumento, sed la centra fokuso en la scenejo de la kortegaj rondoj.  Ludi harpon (kiun ŝi mem ludis) estis rigardata kiel "signo de rafinita virineco”, kiu vekis intimecon, sensivecon kaj enamiĝon.

En la kortego Marie Elizabeth konatiĝis kun Jean-Baptiste Cléry (1759–1809), kiu tiutempe estis sekretario de la princino Guéméné (Madame de Guéméné). Sekvante lian biografion oni povas scii ke ili geedziĝis la 30-an de septembro 1782, en la paroko de Notre-Dame de Versailles. De tiu geedzeco naskiĝis tri infanoj: Bénédicte, Charles kaj Hubertine.

Bedaŭrinde Jean Baptiste ĵus edziĝinta, subite troviĝis sen laboro pro la bankroto kaj deviga ekziliĝo de la dunginta familio Guéméné… Avertita pri la malstabila situacio de la edzo de sia harpistino, la reĝino nomumis Jean Baptiste barbiro de la reĝo kaj rezervis por li la postenon de ĉambra helpanto por la venonta reĝa filo.

Post la geedziĝo, kaj post kiam la edzo ricevis tiun definitivan laboron, Marie Elizabeth forlasis sian kortegan postenon, malgraŭ ke ŝi daŭre ludis sian instrumenton: tri jarojn poste ŝi publikigis “Tri sonatojn por harpo aŭ piano akompanata per violono”. (Trois Sonates pour La Harpe ou Piano-forte avec Accompagnement de Violon. (1785). Antaŭ 1791 ŝi estis unu el la plej bonaj harpistoj en Parizo.

La franca revolucio redakti

Sed iris tempo de fortaj ribeloj kaj revolucio en Francio fine de la 18-a jarcento kaj la reĝa familio devis fuĝi de la tumulto de Versajlo al Parizo (la 6-an de oktobro 1789). Marie Elizabeth kaj Jean Baptiste kune kun la nobelaro sekvis ilin. Tamen la ribelo daŭre bruis kaj finfine la gereĝoj estis kaptitaj kaj enkarcerigitaj (la 10-an de aŭgusto 1792).

De la servistaro nur Cléry saviĝis de la ribelantoj saltante el palaca fenestro. Dek kvin tagojn poste Cléry petis permeson al urbestro de Parizo, por servi la reĝon dum lia kaptiteco en la Tour du Temple. Tiel Jean Baptiste Cléry iĝis ĉambra helpanto de la reĝo Ludoviko la 16-a al kiu li povis fidele servi dum liaj kvin lastaj monatoj…

Marie Elizabeth Cléry luis du ĉambrojn proksime de la ĝardeno de la Tour du Temple kaj ludis sian harpon dum la reĝino piediris tra tiu ĝardeno. Ŝi ankaŭ pagis strat-diskoniganton, kiu laŭte anoncis tra la stratoj la gravajn publikaĵojn kaj la konsiderojn de la Kongreso. Tio ebligis al Jean Baptiste Cléry teni la reĝon informita pri la novaĵoj kaj lia sorto.

Post la ekzekuto de la gereĝoj (la 21-a de januaro 1793 por la reĝo kaj la 16-an de oktobro 1793 por la reĝino), kaj savante sin mem de la gilotino, la familio Cléry ekziliĝis en Aŭstrion. Ili revenis al Francio jam je la bonaparta epoko. Jean Baptiste Cléry verkis tag-libron pri la enkarcerigita vivo de la reĝo, kiu publikigita fariĝis sukceso, kun sep parizaj eldonoj. Pro tiu agado oni nomis lin la “fidela Cléry”.

Heredo redakti

Marie Elizabeth sendube verkis multe pli da sonatoj kaj aliajn pecojn dum tiuj konvulsiaj jaroj, nur ŝi ne povis eldoni ilin. La aŭtoro Andre Mount, en sia libro “Fundamentoj, Funkcio kaj Formo. Teorio kaj Analizo de Tona Muziko de Okcidenta Arto (Fundamentals, Function, and Form” Theory and Analysis of Tonal Western Art Music) profunde esploras kaj komparas tri sonatajn formojn, de tri malsamaj komponistoj: Johann Christian Bach, Maria Hester Park kaj Marie Elizabeth Cléry.

Li skribas: “la unuaj du estas relative simplaj, dum la tria montras kelkajn el la ludemaj ŝanĝoj kiujn komponistoj emas fari dum verkado en sonata formo.” “Nia tria analiza ekzemplo de sonata formo estas prenita de harpsonato”…. “Sonato por Harpo en Do-maĵora, Allegro moderato” de Marie-Elizabeth Cléry.

Fonto redakti

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 102 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaĵoj redakti

  • Tri sonatoj por la harpo aŭ pianoforte, kun violona akompano; redaktita de Barbara Garvey Jackson. ClarNan Eldonoj, Arkansaso, c. 1988. Sonato #1 en C majoro, Sonato #2 en E♭ majoro, Sonato #3 en B♭ majoro

Referencoj redakti