Marie Taglioni
Marie TAGLIONI (Stokholmo, 23a de aprilo 1804 - Marsejlo, 22a de aprilo 1884) estis dancistino de baleto, plej granda stelulino de la romantisma baletarto. En 1832 ŝi premieris “La Sylphide” en la Opero de Parizo kaj tiel startis la epoko de la danco sur piedpintoj. Ŝi estis prima ballerina de la Académie Royale de Musique de Parizo, dancis en la "Baleto Bolŝoj" kaj estis pionira en la same fama pas de quatre.
Marie Taglioni | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1804 en Stokholmo |
Morto | 23-an de aprilo 1884 (80-jara) en Marsejlo, ![]() |
Mortokialo | malsano |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio |
Familio | |
Patro | Filippo Taglioni |
Patrino | Sophie Karsten |
Frat(in)o | Paul Taglioni |
Amkunulo | Alexander Trubetskoy |
Parencoj | Auguste Gilbert de Voisins |
Okupo | |
Okupo | baleta dancisto • koreografo |

Antaǔ aliĝi al la Opero de Parizo, Taglioni dancis kaj en Munkeno kaj en Stuttgart, kaj 23-jaraĝa ŝi premieris en alia baleto koregrafiita de sia patro Filippo Taglioni nome "La Sicilien" kiu eklanĉis ŝian baletan karieron. Taglioni famiĝis kiel dancistino en la Pariza Opero kiam ŝia patro kreis la baleton La Sylphide (1832) por ŝi. Desegnita intence por la talento de Taglioni, ĝi estis la unua baleto en kiu dancado sur piedpintoj havis racian estetikan kaj ne simple akrobatan celon, ofte enhavante negracian brakomovojn kaj penojn, kio estis klopodo de dancistoj fine de la 1820-aj jaroj.[1]
NotojRedakti
- ↑ Seccombe, Thomas (1898). "Taglioni, Marie". In Lee, Sidney. Dictionary of National Biography. 55. London: Smith, Elder & Co.
BibliografioRedakti
- Marie Taglioni, Souvenirs. Le manuscrit inédit de la grande danseuse romantique, édition établie, présentée et annotée par Bruno Ligore, Gremese, 2017.
- Madison U. Sowell, Debra H. Sowell, Francesca Falcone, Patrizia Veroli, Icônes du ballet romantique. Marie Taglioni et sa famille, Gremese, 2016.
- Wurzbach, Constantin von (1881). "Taglioni, Marie". Biographisches Lexikon des Kaiserthums Oesterreich. 43. Vienna. pp. 17–23.
- Homans, Jennifer. Apollo's Angels: A History of Ballet, Random House, 2010.