Mario Bauzá

usona muzikisto
(Alidirektita el Mario Bauza)

Mario Bauzá (* 28-an de aprilo 1911 en Havano, Kubo; † 11-an de julio 1993 en Novjorko) estis unu el la plej influriĉaj muzikistoj je la evoluigo de latinida ĵazo.

Mario Bauzá
Persona informo
Naskonomo Prudencio Mario Bauzá Cárdenas
Naskiĝo 28-an de aprilo 1911 (1911-04-28)
en Havano
Morto 11-an de julio 1993 (1993-07-11) (82-jaraĝa)
en Novjorko, Nov-Jorkio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco KuboUsono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • komponistoaranĝisto • saksofonisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Bauzá ricevis en Havano edukadon kiel klasika muzikisto kaj ludis hobojon kaj klarneton. En la aĝo de 19 jaroj li elmigris al Novjorko, kie li onidire lernis trumpetludon ene de du semajnoj. Post unuaj dungitecoj en la orkestro de Chick Webb li renkontis ĉe Cab Calloway Dizion Gillespie. Gillespie kaj Bauzá tiam kunlaboris multajn jarojn. La kunfando de la kuba stilo de Bauzá kun la bibopo de Gillespie rezultigis la evoluon de kubopo, frua bibopeca formo de latinida ĵazo. Al sia eksterkutima rolo je ĉi tiu evoluo Bauzá dankas la kromnomon „prapatro de latinida ĵazo“. Ekde 1941 ĝis 1976 li estis muzika direktisto de la ensemblo Afro-Cubanos, kies kantisto kaj gvida muzikisto estis lia bofrato Machito. Dum la okdekaj kaj naŭdekaj jaroj li direktis propran orkestron. Dum la solenaĵoj okaze de sia okdeka naskiĝdatreveno en la novjorka teatrejo Symphony Space li renkontis la germanan produktiston Götz Wörner, tenanto de la diskeldonejo Messidor. El ĉi tiu ligo ekestis tri lastaj produktaĵoj kaj koncertvojaĝo, kiu lin unuafoje kondukis lin kun sia Afro Cuban Jazz Orchestra al Eŭropo. Bauzá muzikis dumpase de sia kariero kun ĵazfamuloj kiel Charlie Parker, Ella Fitzgerald, Don Redman kaj Cab Calloway.

Literaturo redakti

  • Vernon Boggs: Salsiology. Afro-Cuban Music and the Evolution of Salsa in New York City. Greenwood Press, New York 1992, ISBN 0-313-28468-7 (Contributions to the study of music and dance; 26).
  • Charles Gerard, Marty Sheller: Salsa! The Rhythm of Latin Music. 3-a eld. White Cliffs Media, Crown Point, IN 1989, ISBN 0-941677-09-5 (Performance in world music series; 3).
  • Ed Morales: The Latin Beat. The Rhythms and Roots of Latin Music from Bossa Nova to Salsa and Beyond. Da Capo Press, Cambridge, Mass. 2003, ISBN 0-306-81018-2.
  • John S. Roberts: The Latin Tinge. The impact of Latin America. University Press, Novjorko 1979, ISBN 0-19-502564-4.
  • John S. Roberts: Latin Jazz. The First of the Fusions, 1880s to Today. Schirmer Books, Novjorko, ISBN 0-02-864681-9.

Eksteraj ligiloj redakti