Machito [maĉIto] (* 16-an de februaro 1912 en Havano, Kubo; † 15-an de aprilo 1984 en Londono; vere Francisco Raúl Gutiérrez Grillo) estis kuba muzikisto kaj bandestro de latinida ĵazo.

Machito
Machito en Glen Island Casino je Novjorko en 1947. Foto de William P. Gottlieb
Machito en Glen Island Casino je Novjorko en 1947. Foto de William P. Gottlieb
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1912 (1912-02-16)
en Nov-Jorko
Morto 15-an de aprilo 1984 (1984-04-15) (72-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo apopleksio
Ŝtataneco UsonoKubo
Okupo
Okupo kantistodirigentobandestro • ĵazmuzikisto • percussionist • kantoverkisto
TTT
Retejo http://www.machitoorchestranyc.com
vdr

Vivo kaj Verkado redakti

En 1937 Machito elmigris en Usonon, kie li kantis interalie kun Xavier Cugat kaj Noro Morales. En 1940 li fondis la bandon Afro-Cubans kun sia bofrato Mario Bauzá kiel muzika direktisto. Machito kantis kaj ludis marakojn. Li estis fama pro la afrikdevenaj kubaj ritmoj de sia muziko (mambo, rumbo, ĉaĉao, kubopo, paĉango kaj montara sono). Lia bando, kiu konsistis el proks. dudek muzikistoj, influis la historion de latinida ĵazo dum la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj. En 1950 li surdiskigis Afro-Cuban Jazz Suite de Chico O’Farrill kun Charlie Parker kiel gastsoloisto. Ankaŭ aliaj gravaj ĵazmuzikistoj kiel Flip Phillips ludis je liaj Afro-Cubans kiel gastsoloistoj; aranĝisto estis en la 1980-aj jaroj la argentin-devena Jorge Anders. Plurfoje li kunlaboris kun Dizzy Gillespie. Meze de la 1970-aj jaroj Machito koncertvojaĝis kun pli malgrandaj ensembloj. Ĉiam malferma al tendencoj kaj stiloj de sudamerika muziko, li ankaŭ sin dediĉis al salso. En 1983 li gajnis Gramion per Machito & His Salsa Big Band '82.

Lia fratino Graciela ankaŭ estas kantisto de Afro-Cubans, kiun poste direktis lia filo.

En 1984 Machito suferis mallonge antaŭ koncertprezentado en ĵazklubejo Ronnie Scott's korinfarkton, pro kiu li mortis kvar tagojn poste en malsanulejo je Londono.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti