Marjovo estas vilaĝo en la Novgoroda provinco, Rusio; la administra centro de la distrikto Marjovskij.

Marjovo
ruse Марёво
vilaĝo
vilaĝo
Lando Rusio Rusio
Regiono Novgoroda provinco
Distrikto Marjovskij
Koordinatoj 57° 19′ 00″ N 32° 05′ 00″ O / 57.31667 °N, 32.08333 °O / 57.31667; 32.08333 (mapo)
Loĝantaro 2 398 (2020)
Unua skriba mencio 1229
Horzono UTC+03
Poŝtkodo 174581
Tel. prefikso +7 81667
OKATO 49245551000
Marjovo (vilaĝo) (Novgoroda provinco)
Marjovo (vilaĝo) (Novgoroda provinco)
DEC
Situo enkadre de Novgoroda Provinco
Marjovo (vilaĝo) (Eŭropa Ruslando)
Marjovo (vilaĝo) (Eŭropa Ruslando)
DEC
Situo en kadre de la eŭropa parto de Ruslando
Map
vdr

Marjovo troviĝas sude de la provinco, je 234 km sude en Novgorodo. La vilaĝo situas ĉe la rivereto Marjovka, kiu estas alfluanto de Pola. En la vilaĝo en 2020 loĝis 2398 homoj.[1]

Historio redakti

Laŭ arkeologio, setlejo en la loko de nuna Marjovo ekzistis almenaŭ en 10-a jarcento. Ĉe la maldekstra bordo de Marjovka situas Remparburgo, en kiu oni trovas pecojn de ceramikaĵoj, similaj al tiu, kiun oni trovadas en Novgorodo en la tavoloj de 10-a jarcento. La unua mencio de Moreva en kronikoj aperis ĉe la jaro 1229.[2] Pro tiu formo Moreva aperis unu el versioj de la deveno de la nomo de la vilaĝo: ĝi originas el la nomo de baltmarafinna tribo, de kiu devenis la loĝantaro de tiu regiono. Ekzistas aliaj versioj pri origino de la vorto Marjovo.[3]

En la 15-a jarcento Marjovo troviĝis ĉe la limo inter la Novgoroda respubliko kaj la Grandprinclando Litovio. Marjovo apartenis al Novgorodo, sed, laŭ konvencioj de 1431, 14401447 kaj 14701471 inter la regnoj, ĝi havis specialan statuson kaj pagis tributon ankaŭ al Litovio.[3][4]

Marjovo estis menciita kiel Moreva (cirillitere Морева) en la "Listo de rusjaj [5] urboj foraj kaj proksimaj'". (Tiu listo estas geografia aldono al multaj rusjaj kronikoj; la vorto gorod (город), kiun el la moderna rusa lingvo oni tradukas kiel urbo, tiam povas signifi fortikaĵon).[6]

La 30-an de decembro 1966 Marjovo fariĝis admonistra centro de la distrikto Marjovskij.[7]

Referencoj redakti

  1. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2021-02-18.
  2. La Unua Novgoroda kroniko, mencio ĉeestas en ambaŭ versioj, la aĝa kaj malaĝa (“Izvod”), serĉu skribaĵon por la jaro 1229 (“В лЂто 6737 [1229]”).
  3. 3,0 3,1 Тайна названия села Марёво (ruse). La muzeo de Marjovo. Alirita 2021-03-01.[rompita ligilo]
  4. История Маревского края (ruse). La muzeo de Marjovo. Alirita 2021-03-01.[rompita ligilo]
  5. Rusjo, ruse: Русь. En frua mezepoko teritorio loĝata de orientslavaj gentoj; heredintoj de Rusjo estas nuntempaj Rusio, Ukrainio kaj Belorusio; la vorto estas difinita en la vortaro Arkivigite je 2020-12-09 per la retarkivo Wayback Machine de Volodimir Pacjurko
  6. Тихомиров, М. Н. Список русских городов дальних и ближних // Исторические записки. — Moskvo., 1952. T. 40. p. 214—259.
  7. (2009) С. Д. Трифонов, Т. Б. Чуйкова Л. В. Федина, А. Э. Дубоносова: Административно-территориальное деление Новгородской губернии и области 1727—1995 гг. Справочник (pdf) (ruse), Sankt-Peterburgo: Комитет культуры, туризма и архивного дела Новгородской области; Государственный архив Новгородской области.