Mark Naumoviĉ BERNES (ruse Марк Наумович Бернес) (denaska familia nomo Nejman — Нейман) naskiĝis la 8-an de oktobro 1911 en Niĵino, Rusia imperio (nun Ukrainio), mortis la 16-an de aŭgusto 1969 en Moskvo, Sovetunio. Li estis fama sovetia kinoaktoro kaj kantisto de juda deveno, kies unika voĉo kaj kantadomaniero estas senkompareblaj kaj neforgeseblaj.

Mark Bernes
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1911 (1911-09-25)
en Niĵino
Morto 16-an de aŭgusto 1969 (1969-08-16) (57-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo pulma kancero
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Okupo
Okupo aktorokantisto
vdr
la rusia 2-rubla PM el 1999 kun portreto de Mark Bernes

Lia patro Naum Samuiloviĉ Nejman laboris kiel brokantisto, la patrino Faina Filipovna estis dommastrino. En 1916 la familio ekloĝiĝis en Ĥarkovo, kie Mark frekventis lernejon. Post ĝia fino la gepatroj rekomendis al filo studi profesion de kontoristo, sed tiu revis iĝi aktoro.Tial en 1928 li debutis en loka teatro kiel mutrolulo kaj en 1929 finis la teatran kurson en la loĝurbo. Tiam aperis lia aktora pseŭdonomo Bernes, kiu poste fariĝis lia oficiala nomo.

Ekde 1930 li translokiĝis al Moskvo, kie ludis en kelkai teaj teatroj, inkluzive la plej prestiĝajn Malij kaj Bolŝoj.

En 1935 komencis kinokariero de Mark Bernes. Kiel figuranto li rolis en filmoj "La arestitoj" kaj "La ministoj". Pli seriozaj kaj rimarkindaj roloj estis en filmoj "La homo kun fusilo", "Ĉasaviistoj" kaj "Granda vivo". Filmospektantoj memorfiksis ne nur perfektan ludadon de Bernes, sed ankaŭ belan kantadon de la aktoro. En 1952 li ludis ŝipan kuraciston en la filmo Maksimĉjo.

Grandan popularecon al li alportis filmoroloj, en kiuj temis pri eventoj de la Dua mondmilito. Precipe rimarkindas la filmo "Du batalistoj" (ruse Два бойца), en kiu soldato Arkadij Dzjubin kantas kanzonon "Darka nokto" akompanante per gitaro. Ĝi estas plena de espero kaj optimismo, kio multe helpis al realaj soldatoj dum la milito. Pro ĝi Bernes estis gratifikita per la prestiĝa milita ordeno "Ruĝa Stelo".

Poste li preferis esti kantisto kaj do multe gastrolis tra la lando kaj eksterlande, sed li ankaŭ ne lasis sian kinolaboron.

En 1965 la aktoro ricevis tre altan rangon - popola artisto de Rusio (tiam RSFSR kaj en 1969 estis preparita dekreto, kiu donus al li plej altan rangon - popola artiso de Sovetunio. Sed ĝia legalizo ne okazis, ĉar Mark Bernes mortis la 16-an de aŭgusto 1969 pro pulmokancero.

Lin oni sepultis en moskva Novodeviĉje tombejo (tereno 7).

Bernes estis dufoje edzo. Lia unua edzino nomiĝis Polina Semenovna Lineckaja, kiu naskis filinon Natalia. Ŝi mortis en 1956. La dua edzino (ekde 1960) Lilia Miĥajlovna Bodrova estis divorcita kaj havis filon Jean (ruse Жан). Ambaŭ gefilojn Bernes tre amis kaj bone edukis.

Memoro redakti

  • ekde 1978 A-minora planedeto de la Sunsistemo nomiĝas 3038 Bernes;
  • en 1996 oni pendigis memortabulon sur la domon, en kiu li loĝis lastajn jarojn (Moskvo, Sadovo-Suĥarevskaja str., 1);
  • en 2011 omaĝe al la 100-jara jubileo oni pendigis memortabulon sur la domon, en kiu li naskiĝis (Niĵino, Avdejevskaja str.,70);
  • la 12-an de novembro 2011 omaĝe al la 100-jara jubileo oni establis monumenton faritan de skulptisto Vladimir Ĉepelik kaj arkitekto Vladimir Pavlenko (Niĵino, Teatra skvaro). Bernes kvazaŭ prezentas rolon de Dzjubin en la filmo "Du batalistoj".

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti