80° N 070° U / 80 °N, 70 °U / 80; -70 (Nares Strait) (mapo)

Markolo de Nares
markolofluanta akvejo [+]

AkvejoBafina Golfo, maro de Lincoln
Koordinatoj80° 0′ 0″ N, 70° 0′ 0″ U (mapo)80-70Koordinatoj: 80° 0′ 0″ N, 70° 0′ 0″ U (mapo)

Longo450 km (280 mi)
Minimuma larĝo24 km (15 mi)

Markolo de Nares (Nunavuto)
Markolo de Nares (Nunavuto)
DEC
Lokigo de Nunavuto en Kanado

Markolo de Nares (Tero)
Markolo de Nares (Tero)
Map
Markolo de Nares
Vikimedia Komunejo:  Nares Strait [+]
vdr

Markolo de Nares (dane Nares Strædet, angle Nares Strait, france Détroit de Nares) estas markolo en la Arkta oceano, disdividanta nord-okcidenton de Gronlando kaj la insulon Ellesmere kaj liganta Bafinan golfon kun la maro de Lincoln.

La markolo konsistas el pluraj malgrandaj markoloj kaj «golfoj»: sundo de Smith, baseno de Kane, markolo de Kennedy, baseno de Hall kaj markolo de Robeson, kun suma longeco super 500 km. En la plej mallarĝa loko ĝi larĝas ĉirkaŭ 18 km; tio estas la malpleja distanco ne nur inter Gronlando kaj Kanado, sed en politika senco ankaŭ inter Eŭropo kaj Nord-Ameriko[1]. En la markolo de Kennedy situas insulo Tartupaluk, pretendata de Kanado kaj Danio.

Sian titolon la markolo ricevis omaĝe al la brita mara oficiro kaj polusa esploristo George Nares, kiu dum 1870-aj jaroj pere de la Brita Arkta Ekspedicio esploris tiun geografian regionon. La demando pri nomo de la markolo estis finreguligita inter dana kaj kanada registaroj en 1964.

La markolo de Nares situas fore en la nordo, malproksime de varmaj marfluoj. Tial eĉ dum somero tie malfacilas navigado, faciligi ĝin eblas per glacirompiloj.

Referencoj redakti

  1. Солдатов, Андрей. Скорость таяния ледников в Гренландии выросла вдвое (ruse) (2008-12-05). Alirita 2015-08-02.