Markus Josef LANZ (naskiĝinta la 16-an de marto 1969 en Bruneck) estas sudtirola kaj germana televida moderigisto, fotisto kaj podkastfaranto. De 2008 havas li ĉe ZDF propran intervju-elsendon Markus Lanz. De 2021 li aŭdeblas kun Richard David Precht en la podkasta serio Lanz & Precht.[1] Inter 2012 kaj 2014 li prezentis Wetten, daß...?, ZDF-vetspektaklon kun elstaruloj.

Markus Lanz (2021)

Estante filo de kamparanoj[2], li trapasis li la junulajn jarojn un frato kaj fratino en Geiselsberg (Olang).[3] Kiam li havis 14 jarojn mortis la patro pro leŭkemio. Sekvis gimnaziaj jaroj je Neustift (Vahrn): tiam li lernantis inter 1983 kaj 1984 ĉe la humnanisma gimazio Vinzentinum en Brixen. Kun frato Gotthard li surscene aperis en la muzika duo The W5 ludante pianon kaj elektronikan klavaron.[4] Post trapaso de la abiturienta ekzameno li trejiĝis ĉe la Itala Armeo.

Kariero

redakti

Komencoj 1989–1998

redakti

Post soldatado li staĝis ĝis 1991 ĉe Radio Holiday en Bruneck. En 1991/92 li en Munkeno sekvis kursojn de komunikado (BAW) ĉe Bavara akademio pri varbado kaj merkatiko.[5] Sekvis du staĝaj jaroj ĉe la privata kanalo Radio Hamburg. En 1995, protestante kontraŭ la nuklearmilaj testoj de la francoj sur Moruroo, li eldonis kun Marzel Becker kaj Stephan Heller (pseŭdonime Le camembert radioactif) la diskon F…! Chirac. Por la kantado li dungis Anja Krenz.[6] Ŝi antaŭe estis kunlaborinta kun Heinz Strunk. Ĉi kanton oni aŭdigis senpermese sur la ondoj de Radio Hamburg - kio kaŭzis la maldungon de Lanz.[7] Samjare li fariĝis moderigisto de novaĵoj ĉe RTL-Nord. De 1997 li gvidis la elsendon Guten Abend RTL je Ŝlesvigo-Holstinio.

Trarompo ĉe RTL

redakti

Trarompo sukcesis dum anstataŭado de Barbara Eligmann (inter septembro 1998 kaj marto 1999) pro ties beb-naska paŭzo, ĉe la elsendo Explosiv – Das Magazin. De aprilo 1999 ĝis marto 2008 li regule ĝin gvidis estinde de novembro 2004 ankaŭ redakciestro por ĝii. Krome li pretis respondeci pri aliaj aĵoj de RTL, ekz. por Der Hochzeitsplan[8] (2001), Outback[9] (2002) kaj Ich bin ein Star – Holt mich hier raus! – Spezial (2004). Karakterizis lin ege aktiva moderigstilo kaj emo por vortludoj.[10]

Ekdungiĝo fare de ZDF

redakti

Ekde aprilo 2008 li laboras por ZDF. Tie li provizore anstataŭis, pro ties somera paŭzo, Johannes B. Kerner; ties ĉiu-vendredan kuir-elsendon Kerners Köche transprenis Lanz sub la nova titolo Lanz kocht! (ĝis decembro 2012). Post denova anstaŭo de somere feriumanta Kerner en 2009 kaj ties retiriĝon de ZDF en aŭtuno 2009, la politikan paroligsendon Markus Lanz dissendiĝas po tri tagojn por semajno. De januaro 2011 faris liajn elsendojn la firmao Mhoch2 TV.[11] En oktobro 2012 li posteulis Thomas Gottschalk por la vetelsendo Wetten, daß...? kaj moderigis krome la ZDF-jarretrorigardon Menschen. De septembro 2012 li faras kun Richard David Precht la ZDF-podkastserion Lanz & Precht,[12] kiu estis en junio 2023 inter la plej popularaj podkastaĵoj germanlingvaj.[13]

Aliaj agadoj

redakti

Publiciste, Lanz ankaŭ elfaris dokumentadojn pri diversaj mondregionoj (ekz. la polaraj regionoj) kaj verkis biografioin pri la televida kuiristo Horst Lichter en 2007. Krome li fotistas.[14]

De tempo al tempo oni kritikis lin pro tro petola intervjustilo, ekz. en 2014 post elsendo kun Sahra Wagenknecht[15][16]

Familiaĵoj

redakti

Lanz havas filon (* 2000) el rilato (1998-2006) kun la moderigistino Birgit Schrowange.[17] En 2011 edzigis lin la ekonomikistino Angela Gessmann.[18] Kun ŝi li transloĝiĝis disde Kolonjo al Hamburgo en 2014.[19] Kun ŝi li havas du filinojn. (* 2014 kaj * 2018).[20] Eksgeedziĝo estis anoncita en 2023.[21]

Lanz posedas la ŝtatanecojn italan kaj germanan.[22]

Moderigadoj

redakti

daŭrigataj

redakti
  • ekde 2008: Markus Lanz, ZDF
  • ekde 2020: Markus Lanz – Das Jahr, ZDF
  • ekde 2021: Lanz & Precht, ZDF

iamaj/portempaj

redakti
  • 1997–1999: Guten Abend, RTL, RTL
  • 1998–2008: Explosiv – Das Magazin, RTL
  • 2001: Der Hochzeitsplan, RTL
  • 2002: Outback, RTL
  • 2004:[Ich bin ein Star – Holt mich hier raus! – Spezial, RTL
  • 2008: Alles Gute, Karlheinz Böhm – Ein Leben für Afrika, ZDF
  • 2008: Ciao, Luciano Pavarotti, ZDF
  • 2008–2009: Das will ich wissen, ZDF
  • 2008–2010: Gut zu wissen, ZDF
  • 2008–2012: Lanz kocht!, ZDF
  • 2009: Glückwunsch, Thomas Quasthoff, ZDF
  • 2009: Udo Jürgens – die Geburtstagsgala, ZDF
  • 2009–2010: History – das Quiz, ZDF
  • 2010: Hilfe für Pakistan, ZDF
  • 2012–2014: Wetten, daß..?, ZDF
  • 2012–2019: Menschen, ZDF
  • 2015–2018: Weihnachten in Bethlehem, ZDF
  • 2016–2017: Niemals geht man so ganz – eine Hommage ans Leben, ZDF
  • 2019: Pastewka (televidserio; Lanz mem aktorumas en la epizodoj 78 kaj 86)

Honoroj

redakti
  • 2013: Goldener Rathausmann (Wien)
  • 2013: Goldene Kamera
  • 2016: SignsAward (kategorio pri respektoplena komunikado)
  • 2018: Journalist des Jahres (Medium Magazin, kategorio pri distrado
  • 2021: Deutscher Fernsehpreis (kategorio pri elstara informado)
  • 2021: Goldener Kompass (fare de la Kristana amaskomunika iniciativo PRO)
  • 2022: Blauer Panther – TV & Streaming Award (fare de Bavarujo)[23]

Skribaĵoj

redakti

Literaturo

redakti
  • Lars Haider: Das Phänomen Markus Lanz. Auf jede Antwort eine Frage, Klartext, Essen 2022, ISBN 978-3-8375-2508-3
  • Michael Völkel: Das Lexikon der TV-Moderatoren. Anekdoten, Fakten und Sprüche aus 50 Jahren TV-Geschichte. Schwarzkopf & Schwarzkopf Verlag, Berlin 2003, ISBN 3-89602-524-4, p. 311

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. "Lanz & Precht – Der neue Podcast ab 3. September" - ĉe: ZDF.de, 3.9.2021
  2. "Bin Südtiroler Bergbauer geblieben" - ĉe: stol.it, 1.6.2010
  3. Martin Zips: "Zu Besuch in Südtirol – Ansichten aus Lanzland" - ĉe: SZ, 26.5.2022
  4. "Markus Lanz war ein Kaffeefahrten-Rocker" - ĉe: BZ, 2.9.2010
  5. "Markus Lanz" - ĉe: ZDF.de
  6. Peter Unfried: "Er will’s wirklich wissen" - ĉe: TAZ, 7.7.2020
  7. Philine Lietzmann: "Markus Lanz feiert Jubiläum: Karriere als Lückenbüßer?" - ĉe: Augsburger Allgemeine, 19.6.2013
  8. "Markus Lanz bei 'Der Hochzeitsplan'" - ĉe: SZ, 5.10.2012
  9. Michael Reufsteck, Stefan Niggemeier: Das Fernsehlexikon, Goldmann, München 2005, ISBN 978-3-442-30124-9
  10. Michael Völkel: Das Lexikon der TV-Moderatoren, Berlin 2003, p. 311
  11. "Markus Lanz gründet neŭe Produktionsfirma Mhoch2 TV" - ĉe: DWDL.de, 9.10.2010.
  12. "Jetzt auch noch Lanz und Precht"
  13. Jens Schröder: "Podcast-MA knackt die 200-Teilnehmer-Marke"
  14. "Markus Lanz präsentiert eigene Fotos auf Horizonta-Festival"
  15. "Streit um Lanz"
  16. "Kritik an Markus Lanz"
  17. "Ich habe Markus verlassen" - ĉe: rp-online.de, 11.7.2006
  18. "Ehefrau von Markus Lanz"
  19. "Flucht vor Kritik? Markus Lanz wechselt die Stadt!"
  20. "Er ist Papa geworden!" - ĉe: Gala.de, 23.10.2014
  21. "Markus Lanz und Ehefrau Angela haben sich getrennt" - ĉe: krone.at, 21.2.2023
  22. "Redaktionsnetzwerk Deutschland"
  23. "Söder zeichnet Lanz für dessen Hartnäckigkeit aus" - ĉe : SZ