Maroun Lahham
Maroun Elias Nimeh Lahham ([marun eljas nime laham] ; naskiĝis la 20-an de julio 1948 en Irbid) estas Jordania ĉefepiskopo
Maroun Elias Nimeh Lahham | |
---|---|
MS-ro Lahham la tagon sia eniro en katedralon de Tunizo. | |
Persona informo | |
Nomo | Maroun Elias Nimeh Lahham |
Dato de naskiĝo | 20-a de julio 1948 |
Naskiĝloko | Irbid |
Aĝo | 76 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | ĉefepiskopo |
Geografio | |
Ŝtato | Jordania |
Portalo pri Homoj | |
Li estas ekde la 19-a de januaro 2012 helpa-ĉefepiskopo de la Patriarko la Latinaj de Jerusalemo.
Biografio
redaktiLa 24-an de junio 1972, li estis ordenita pastro de Jerusalemo. Li poste fariĝis fidei donum en Dubajo kaj poste vikario kaj paroĥestro en Jordanio.
En 1992, li ricevis sian doktoron en predika kaj kateĥumena teologio de papa universitato de Laterano. En 1994, li estis promociita rektoro de la latina seminario de Beit Jala.
La 8-an de septembro 2005, li estis nomumita episkopo de Tunizo fare de papo Benedikto la 16-a; li estis oficiale ordenita la 2-an de oktobro en la paroĥa preĝejo de Beit Jala fare de latina patriarĥo de Jerusalemo Michel Sabbah.
La 22-an de majo 2010, papo Benedikto la 16-a altigis la diocezon de Tunizo al rango de ĉefdiocezo, kaj donis al MS-ro Lahham titolon de ĉefepiskopo de Tunizo.
La 19-an de januaro 2012 li estis translokita en Jerusalemo, kaj starigis al la oficejo de Helpa Episkopo de la Patriarko la Latinaj kun la tasko de Patriarka Vikario por Jordano.
Moto kaj blazono
redaktiUt cognoscant te (Ĉar ili konas vin)
Dekoracioj
redakti: Ordine costantiniano di San Giorgio, Majoro
Internaj ligiloj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- france + angle + itale + arabe Retejo de Arĥidiocezo de Tunizo Arkivigite je 2014-12-17 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Episkopo Maroun Elias Nimeh Lahham