Martin Ruland la Juna

(Alidirektita el Martin Ruland la 2-a)

Marteno Rulando la Juna (1569-1611)[1] estis germana kuracisto kaj alkemiisto, fondinto de la Kemiatrio aŭ iatrokemio[2], filo de Marteno Rulando la Maljuna, kaj samkiel lia patro, sekvanto de Paracelsus.

Martin Ruland la Juna
Lexicon alchemiae, verko publikigita en 1612.
Lexicon alchemiae,
verko publikigita en 1612.
Persona informo
Naskiĝo 11-a de novembro1569
en Lauingen, Palatinato-Neuburg,  Sankta Romia Imperio
Morto 23-a de aprilo 1611
en Prago, Bohemio,  Sankta Romia Imperio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Tübingen, Universitato de Jena, Universitato de Bazelo
Profesio
Okupo kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post fari la unuajn studojn en la lernejo de Lauingen, nune konata kiel Albertus-Gymnazium, li studis Medicinon en la Universitatoj de Tübingen, Jena kaj Bazelo. Post sia doktoriĝo en Bazelo, en 1592, li estis nomumita kuracisto en la publika servo de Regensburgo. En 1607, la aŭstra arkiduko Matiaso la 1-a (1657-1619) indikis lin kiel kuracisto en la kortego kaj poste kiel persona kuracisto de la imperiestro Rudolfo la 2-a (1552-1612), en Prago, kiu forte interesiĝis pri la alkemiaj kaj astrologiaj konoj de Rulando. En 1608, la imperiestro Rudolfo la 2-a donis al nobelan titolon.

Rulando la Juna tenadis amikajn rilatojn kun tre konataj samtempuloj tiel kiel Kasparo Boano, Andreo Libavo kaj Johano Keplero. Li mortis aĝante 41 jarojn en la sama jaro kiam li eldonis sian verkon "De perniciosa luis Hungaricae tecmarsi et curatione" rilate al la hungara febro, ankaŭ konata kiel rickettsia[3]. Rulando la Juna ankaŭ estis eldonisto de la verkaro de sia patro.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Geschichte der Stadt Lauingen: Mit einer lithographirten Ansicht der Stadt ..., Bernhard Mayer
  2. Iatrokemio aŭ kemiatrio estas branĉo de la kemio kiu rilatas al Medicino, t. e., ĝi estas scienco kiu provizas kemiajn solvojn por kuracado de malsanoj kaj medicinaj rimedoj.
  3. Bergey's Manual® of Systematic Bacteriology: Volume Two: The ..., Don J. Brenner, Noel R. Krieg