Maryam Namazie
Maryam NAMAZIE (perse مریم نمازی; naskiĝis en Teherano, Irano en 1966 [1]) estas aktivulino pri sekularismo kaj homaj rajtoj[2].
Maryam Namazie | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1966 (58-jaraĝa) en Teherano | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Ŝtataneco | Irano vd | ||||
Partio | Worker-communist Party of Iran (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto verkisto aktivisto pri virinaj rajtoj homrajta aktivulo vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Internacie konata ĉefe por sia agado por la rajtoj de virinoj, rajtoj de azilpetantoj, rajtoj de gejoj kaj ilia lukto kontraŭ islama teokratio kaj la politika islamo. Ŝi ankaŭ estas estro de la Konsilio de Eksaj Islamanoj de Britio, estis direktoro de la Komitato pri Internaciaj Rilatoj de la Komunista Laborista Partio de Irano (WPI), membro de ĝia politika buroo kaj kunordiga konsilio, estro de la Internacia Federacio de Iranaj Rifuĝintoj kaj membro de la Centra Konsilio de la Virina Liberiga Organizo (Irano). Ŝi prezentas en "Internacia TV", elsendita per la nova tv-kanala - NCTV kaj estas la eldonisto de "WPI Briefing" (anglalingva eldonaĵo de la WPI)
Vivkuro
redaktiMaryam Namazie naskiĝis en Teherano, sed forlasis sian familion en 1980 post la Islamisma Revolucio, translokiĝante al Barato, poste al Usono en la aĝo de 17 jaroj kaj nuntempe ŝi loĝas en Britio .
En 2005, ŝi gajnis la premion "Laikismulo de la Jaro" de la Nacia Sekulara Societo (NSS) en Britio. Ĉi tio pliigis sian famon internacie kaj Nick Cohen verkis artikolon pri ŝi en la brita ĵurnalo "The Observer " titolita "A Woman's War" (milito de virino). En 2006, NSS aljuĝis al ŝi la titolon de Honora Membro.
Post la polemiko pri desegnoj de Mohamedo, ŝi kune kun 11 aliaj aktivuloj, eldonis la manifeston "Kune kontraŭ la nova totalismo" (en portugala vikipedio), kiu avertas la mondon pri la ekesto de la politika islamo kiel nova totalismo.
Eksteraj ligiloj
redakti(en) Maryam Namazie, "Laikulo de la Jaro" Arkivigite je 2006-06-24 per la retarkivo Wayback Machine
(en) Profilo de Maryam Namazie Arkivigite je 2006-06-19 per la retarkivo Wayback Machine (The Blanket)
(en) La milito de virino (The Observer)
Referencoj
redakti- ↑ (nl) Janny Groen & Annieke Kranenberg, "Enorme druk op liberale moslims", De Volkskrant, la 27-an de julio 2007.
- ↑ (en) "Profile: Maryam Namazie", The Guardian, la 5-an de februaro 2009.