Masakro de Hula (Sirio)


La Masakro de Hula okazis 2012-05-25 kaj dum la mateno de la 26-a en la regiono Hula en Sirio, ankaŭ nomita HaulaAl-Hula, en araba الحولة‎.

Laŭ ĝisnunaj raportoj mortis en ĝi 108 homoj, inter ili 25 viroj, 34 virinoj, 49 infanoj, krome pli ol 300 estis vundigitaj.[1] La masakro okazis en kunteksto kun la ribelo en Sirio.

Akuzitaj estas la siria armeo kaj milicioj ne ekzakte identigitaj. La siria registaro kontraŭe akuzis rebelajn militistojn kaj asertis, ke la armeo ne estis en tiu regiono.

Reagoj redakti

2012-06-01 la konsilio pri homaj rajtoj de la UN voĉdonis por kondamni la sintenon kaj agadon de Sirio kaj postulis la punadon de la agantoj per la internacia kortumo.[2]

Observantoj de la UN raportis pri indikoj, ke armitaj Schabiha-bandoj de la registaro estas agaoj de la masakro.Citaĵa eraro Nevalida <ref>-etikedo; nevalidaj nomoj, ekzemple tro multaj; $2

La dek kvin ŝtatoj de la konsilio de sekureco de Unuiĝintaj Nacioj unuanime kondamnis la sirian registaron pro pafado per grandaj armiloj kontraŭ civiluloj.[3]

2012-05-29 Aŭstralio, Bulgario, Germanio, Francio, Britio, Italio, Kanado, Nederlando, Svisio, Hispanio kaj Usono komune eligis ambasadorojn kaj diplomatojn de Sirio. [4][5] [6] La tagon 2012-05.30 ankaŭ Turkio kaj Japanio sekvis.[7]

Notoj redakti