Mastturo de Varsovia Radio

La Mastturo (Anteno) de Varsovia Radio (pole Radiofoniczny Ośrodek, Nadawczy w Konstantynowie) estis elsendomasto 646,38 metrojn alta, kio estis la plej alta konstruaĵo en la mondo (la eksa estis la mastturo KVLY-TV), ĝis ĝi disfalis en 1991 .

Mastturo de Varsovia Radio
Maszt radiowy w Konstantynowie
turoelsendomasto • guyed mast
Bazaj datoj
Arkitekto Mostostal vd
Estiĝo 18-a de majo 1974
Lando PollandoPola Popola Respubliko vd
Situo Gmina Gąbin
Situo
Geografia situo 52° 22′ 4″ N, 19° 48′ 9″ O (mapo)52.36766388888919.802388888889Koordinatoj: 52° 22′ 4″ N, 19° 48′ 9″ O (mapo)
Mastturo de Varsovia Radio (Mazovio)
Mastturo de Varsovia Radio (Mazovio)
DEC
Mastturo de Varsovia Radio
Mastturo de Varsovia Radio
Lokigo de Mazovio en Pollando
Situo de Mastturo de Varsovia Radio
Map
Mastturo de Varsovia Radio
Retejo https://rcn.tlx.pl
vdr
Restaĵoj de la anteno post la kolapso

La anteno, dezajnita fare de Jan Pollack kaj konstruita inter 1970 kaj 1974, komencis dissendi la 22-an de julio 1974 . Ĝi situis en Konstantinov proksime de Varsovio, kaj estis uzita fare de la Pola Radio kaj Televido (Polskie Radio i Telewizja) por dissendi la "Varsovio 1" ĉanalon. Tiu ĉi dissendilo povus esti ricevita en tuta Eŭropo, en Nordafriko kaj eĉ en Nordameriko .

La dissendilo havis potencon de 2 000 kilovattoj, kaj la dissendo estis je frekvenco de 227 kilohercoj, ondolongo 1321 metroj, en la gamo de longaj ondoj (LW). [1] La alteco de la anteno estas proksimume duono de la longo de la elsendita ondo (1 321 metroj). La elektra povumo de la transmisiostacio estis proksimume 6 000 kilovattoj. Por la celo de bonorda elektroprovizo, transformatorejo estis konstruita por liveri elektron al tiu dissendejo.

Strukturo redakti

La bazo de la anteno estis izocela triangulo en kiu ĉiu flanko estis 4,8 metrojn longa. La metalaj tuboj el kiuj ĝi estis konstruita estis 245 milimetroj en diametro, varianta en dikeco de 34 mm ĉe la fundo al 8 mm ĉe la supro. Por supreniri al la supro de la anteno, oni uzis lifton, kiu moviĝas kun rapideco de maksimume 0,35 metroj je sekundo, kaj por supreniri al la supro de la anteno de la malsupro helpe de ĉi tiu lifto, necesis ĉirkaŭ duonhoro.

La kolapso redakti

La 8-an de aŭgusto 1991, je la kvara posttagmeze, la anteno kolapsis pro nezorgema restaŭrlaboro. Ekzistis neniuj viktimoj post la kraŝo. La substacio kiu disponigis potencon al la anteno ne estis difektita.

Enketo de la pola polico konkludis ke la kulpuloj estas la ĉefoficisto de la pola firmao "Mostostel" kaj la konstruestro de la firmao, kiuj respondecis pri la prizorgado de la turo. Ili estis kondamnitaj al du jaroj kaj duono en malliberejo, kiuj poste estis mallongigitaj al du jaroj.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. World Radio TV Handbook Vol 32, Billboard Pablication, London 1978