Matías, juez de línea

hispana filmo de 1996

Matías, juez de línea (Matías, liniarbitrulo) estas hispana filmo de 1996, verkita kaj reĝisorita de La Cuadrilla — duopo formita de Santiago Aguilar Alvear kaj Luis Guridi.

Matías, juez de línea
filmo
Originala titolo Matías, juez de línea
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 12 apr. 1996
Ĝenro komedia filmo, sportfilmo
Kameraado Flavio Martínez Labiano
Reĝisoro(j) Santiago Aguilar Alvear • Luis Guridi
Produktisto(j) Andrés Vicente Gómez
Scenaro Santiago Aguilar Alvear • Luis Guridi
Loko de rakonto Madrido
Rolantoj Ramón Barea • Alicia Sánchez • Francisco Algora • Manuel Manquiña • Álex Angulo • Santiago Segura • Marta Fernández Muro • Carlos Lucas
Produktinta firmao Sociedad General de Televisión
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Matías estas futbala liniarbitrulo de senmakula honesteco, ĉar li promesis al sia patrino en ŝia mortolito, ke li neniam mensogos. Arbitrante futbalmatĉon de la nacia teamo de futbalo, li fajfas penalo en la lasta minuto kontraŭ la lokanoj, kiu forigis de la monda ĉampioneco la hispanan teamon. Por eviti linĉadon fare de la sekvantaro, rifuĝiĝas en sia naskoloko, San Amancio, malgranda domaro de la galega marbordo, kies loĝantoj dediĉas sin ekskluzive al kontrabando de «likvoro de la Sanjtulo». La ebriula patro de Matías, nome El Pellejo, vidas en la alveno de sia filo la oportunon plivalorigi sin antaŭ la lokanoj. Kaŝante la aferon de lia vera profesio, krom la aferon de la penalo, lia patro ŝajnigas lin juĝisto anstataŭ "linijuĝisto", kio rezultos en konfuzoj kaj problemoj, pro la kontraŭleĝaj agadoj de la lokanoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Carlos de Gabriel (la liniarbitrulo, Matias)
  • Ramón Barea (la patro, "Pellejo")
  • Alicia Sánchez (dommastrino)
  • Paco Algora ("Metralla")
  • Manuel Manquiña (la pastro, don Aurelio)
  • Álex Angulo (la urbestro, Eliseo)
  • Sonia Jávaga (la filino, Elvirita)
  • Antonio Durán "Morris" (la ĉarpentisto, Lázaro)
  • Bruto Pomeroy (la mekanikisto, Benito)
  • Carlos Lucas (la telefonisto, Celso)
  • Santiago Segura (policano)
  • José Luis Torrijo (aŭtobusisto)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Matías, juez de línea en la hispana Vikipedio.