Mateo la 1-a Visconti
Mateo la 1-a VISCONTI (naskiĝis en Invorio, en la 15-a de aŭgusto 1250 - mortis en Crescenzago, en la 24-a de junio 1322) estis Kapitano de la Popolo de Milano. Kromnomita Mateo la Granda, li estis filo de Teobaldo Visconti (1225–1275)[1] - kiu estis pranevo de la ĉefepiskopo de Milano, Ottone Visconti - kaj Anastasia Pirovano, nevino de la kardinalo Uberto Pirovano, episkopo de Milano.
Mateo la 1-a Visconti | |||||
---|---|---|---|---|---|
Senjoro de Milano | |||||
Persona informo | |||||
Matteo Visconti "Il Grande" | |||||
Naskiĝo | 15-a de aŭgusto 1250 en Invorio, Italio | ||||
Morto | 24-a de junio 1322 en Crescenzago, Italio | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Milano vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Visconti vd | ||||
Patro | Teobaldo Visconti vd | ||||
Patrino | Anastasia Pirovano (en) vd | ||||
Gefratoj | Uberto Visconti, Signore di Massino, di Somma e di Vergiate (en) vd | ||||
Edz(in)o | Bonacossa Borri (en) (1269 (Gregoria)–) vd | ||||
Infanoj | Galeazzo la 1-a Visconti, Luchino Visconti, Stefano Visconti, Giovanni Visconti, Marco I Visconti (en) , Caterina Visconti (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | militisto vd | ||||
Aktiva en | Milano vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiMateo estis militisto kaj fidela servisto de sia praonklo Ottone, en liaj bataloj por la konkero de la povo sur Milano. En 1287, lia praonklo nomumis lin "kapitano de la popolo" de Milano. Rudolfo la 1-a el Germanio, Adolfo de Nasaŭ (1255-1298)[2], reĝo de Germanio (1292-1298), Alberto la 1-a el Germanio kaj Henriko la 7-a el Germanio, ĉiuj ili indikis Mateon kiel imperia vikario sur la tuta Lombardio, ofico kiun li konservis ĝis siaj lastaj tagoj. Lia influsfero etendiĝis el Piemonto, Emilio-Romanjo, Bolonjo ĝis Ĝenovo.
En aŭgusto 1269 li edziĝis al Bonacosa Borri (1254-1321)[3], filino de la kapitano Squarcino Borri (1230-1277)[4], kiu donis al li dek gefilojn. En decembro 1287, kiam lia praonklo lin nomumis Kapitano de la Popolo, Mateo estis 37-jara. En tiu sama jaro, li intervenis kiel arbitracianto inter kamunaj ribeluloj estritaj de la familio Federici[5] kaj la komunumo de Brescia de la episkopo Berardo Maggi[6]. Post du jaroj li konfirmiĝis kiel Kapitano de la Popolo. Rodolfo la 1-a lin nomumis en majo 1288 kiel ĝenerala vikario nome de Lombardio.
Vidu ankaŭ
redakti- Dinastio Visconti
- Ottone Visconti (1207-1295)
- Galeazzo la 1-a Visconti (1277-1328)
- Stefano Visconti (1287-1327)
- Galeazzo la 2-a Visconti (1320-1378)
- Luchino Visconti (1287-1349)
- Gian Galeazzo Visconti (1351-1402)
Literaturo
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Fabpedigree.com
- ↑ Personensuche
- ↑ Familypedia
- ↑ Enciclopedia Italiana
- ↑ La familio Federici apartenis al la partio de la gibelinoj en la Valo Kamonika. Inter 1458 kaj 1697, kelkaj membroj de tiu familio reakiris 54 fojojn la postenon kiel Sindikatestro de la komunumo en la Valo Kamonika.
- ↑ Berardo Maggi estis nomumita Episkopo de Brescia en la 21-a de septembro 1275. Li mortis en la jaro 1308.