Mateo la 2-a Visconti

Mateo la 2-a VISCONTI (naskiĝis en 1319 - mortis en Saronno, en la 29-a de septembro 1355) estis Senjoro de Lodi, Piacenza, Bobbio, Parma, Bolonjo kaj kun-Senjoro de Milano kune kun siaj fratoj Galeazzo la 2-a kaj Bernabò. Dank'al sia diboĉa konduto, kiu eble ruinigis la teritoriojn de la familio, plej verŝajne li estis venenita de siaj fratoj, kiuj tiam dividis la regnojn sub ilia kontrolo.

Mateo la 2-a Visconti
Senjoro de Milano
Persona informo
Naskiĝo 1319
en Milano
Morto 29-a de septembro 1355
en Saronno,  Italio
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Milano vd
Religio katolika eklezio vd
Familio
Dinastio Visconti vd
Patro Stefano Visconti vd
Patrino Valentina Doria vd
Gefratoj Galeazzo la 2-a ViscontiBernabò Visconti vd
Edz(in)o Egidiola Gonzaga vd
Infanoj Catherine Visconti vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis la pli aĝa filo de Stefano Visconti kaj Valentina Doria, filino de Bernabò Doria. En 1340, li, kune kun siaj fratoj, kuniĝis al la konspiro de Francesco Pusterla, kontraŭ sia onklo Luchino Visconti, tiama Senjoro de Milano. La konspiro estis disbatita, kaj Pusterla ekzekutita, sed Luchino ne trovis pruvojn kontraŭ siaj nevoj. En 1342, li edziĝis al Gigliola Gonzaga (1325-1377), kies kompleta nomo estis Egidiola, filino de Filippino Gonzaga[1]. Dank'al al nova konspiro ne realigita (1346), Matteo devis fuĝi al Milano kune kun siaj fratoj, pelataj de Luchino kaj de la ĉefespiskopo Giovanni Visconti, frato de Luchino. Mateo rifuĝis en la Markizlandon de Monferrato.

Konkero kaj morto redakti

Okaze de la morto de Luchino (1349), Mateo ree eniras en Milanon, kunvokita de sia onklo kaj ĉefepiskopo Giovanni, kune kun siaj aliaj fratoj.

En 1350, la ĉefepiskopo Giovanni konkludis kelkajn geedzaj aliancojn por pacigi la landlimojn de la teritorioj de la familio Visconti, pligrandigitajn dum la regado de la mortinta Luchino. Tiamaniere ke, Mateo la 2-a ediziĝis kun Bianka de Savojo, filino de la grafo Ajmone de Savojo, dum Bernabò edziĝis al Beatrica Reĝina della Scala (1331-1384)[2], filino de Mastino la 2-a della Scala, Senjoro de Verona.

En 1354, okaze de la morto de la ĉefepiskopo Giovanni, la kontrolo de milana urbo estis transprenita de la tri filoj de Stefano Visconti. Dum la juna Bernabò alproprietiĝis al la orientaj regionoj, kiuj limiĝis al la teritorioj de la familio Scaligeri, al Galeazzo la 2-a restis la okcidentaj regionoj, limiĝintaj al la teritorioj de la familio Sabaudi, dum Mateo konkeris la regionojn sub la rivero Pado: Lodi, Piacenza, Bobbio, Parma kaj Bolonjo.

Subite Bolonjo fariĝis disputelemento inter la tri fratoj. Regata de Giovanni Visconti di Olona, la urbo proklamiĝis sendependa de la milana regado. Mateo eĉ plendis pri la afero al la papo, dum Galeazzo la 2-a, kaj super ĉio Bernabò stariĝis favore al armita interveno. Verŝajne la du pli junaj filoj de Stefano Visconti intencis laŭiri politikan procedon tre malsimilan ol ilia plej maljuna frato.

En la 29-a de septembro 1355, en la kastelo de Saronno, revenante el ĉasvojaĝo apud Monza, Mateo eksentis fortajn stomakajn dolorojn. Li mortis post vespermanĝo, preskaŭ certe venenita laŭ ordonoj de siaj fratoj, kiuj baldaŭ dividis liajn teritoriojn. La ĉefa suspekto pri la toksiga teorio estis Valentina Doria, la patrino mem de Mateo, Galeazzo kaj Bernabò.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj