Umag

(Alidirektita el Materada)

Umag (itale:Umago) estas urbo en Istarska Županija, la plej okcidenta provinco de Kroatio, situanta sur la duoninsulo Istrio.

Umag
urbo en Kroatio

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 52470
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 699  (2021) [+]
Loĝdenso 154 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 26′ N, 13° 31′ O (mapo)45.43361111111113.517222222222Koordinatoj: 45° 26′ N, 13° 31′ O (mapo) [+]
Alto 1 m [+]
Areo 82,2 km² (8 220 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Umag (Kroatio)
Umag (Kroatio)
DEC
Umag
Umag
Situo de Umag

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Umag [+]
vdr
Ĉefa placo de Umag
kazino de Umag

Origino redakti

La kolonio Unlacus ekestis dum la romia epoko sur eta insulo kaj estas ligita kun la kontinento, pro kio ekestis duoninsulo kun haveno.

La slavoj konkeris en la 9-a jarcento la regionon kaj la urbon. Unlago, kiel poste oni nomis la lokon, sub la superregado de la Venecianoj, akiris gravan havenan funkcion pro la ŝiptransportado de istria vino. Umago estis prirabita de la Ĝenovanoj en la 14-a jarcento sed la urbo kapablis restariĝi.

La urbo redakti

Granda jakthaveno nuntempe estas parto de la granda haveno de Umag. La urbo situas ĉirkaŭ la haveno kaj konsistas el stretaj stratetoj, laŭlonge de la akvo situas kelkaj fiŝrestoracioj, barokaj kaj renesancaj konstruaĵoj kaj la kampanilo (Venecia sonorilturo). Ĉi tiu turo apartenas al la Ĉielenpreno de Maria- kaj Sankta Peregrino-kirko (1757) kun orgeno kiu datiĝas el 1776. Ŝtona reliefo el la 14-a jarcento de Sankta Peregrino (patrono de la urbo) videblas sur la muro de la kirko.

Arto redakti

Je la placo Trg Sveta Marina, ĉe la moleo, troviĝas la Urba Muzeo kun arkeologia kolekto pri la riĉa pasinteco de la nordokcidenta parto de Istrio. Proksime Galerio Dante Marino Cettina ekspozicias verkojn de la hodiaŭaj kroataj, slovenaj kaj italaj artistoj.

Literaturo redakti

En la vilaĝo Materada, kiu apartenas al la komunumo Umago, naskiĝis la verkisto Fulvio Tomizza, de kiu en Esperanto aperis la verko "Materada" (Edistudio).