Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Matthew (Mateo) J.S. Chisholm (1977-2018), sekretario de KEA,[1] kaj prezidanto de Esperanto-Toronto[2], naskiĝis en Toronto, Kanado, en 1978, kaj estis kanada esperantisto.

Matthew Chisholm
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1977 (1977-11-30)
en Toronto
Morto 1-an de aŭgusto 2018 (2018-08-01) (40-jaraĝa)
en Toronto
Lingvoj anglaEsperantofranca
Ŝtataneco Kanado
Okupo
Okupo esperantisto • solicitoro
vdr

Mateo lernis Esperanton kiel junulo. Lia instruisto estis Alice Kazmierowski, jam longdaŭra membro de la Toronta klubo. Li baldaŭ fariĝis ĝia prezidento kaj starigis kurson por komencantoj, kiun li mem instruis. Lia ambicio estis revivigi la klubon al ĝia antaŭa gloro, kion li nomis la bela epoko. Tio estis la postmilita tempo kiam la klubo allogis multajn enmigrintojn kiuj jam parolis Esperanton sed ankoraŭ ne regis la anglan.

Mateo estis jam lingvemulo en juna aĝo. Li estis membro de infana ĥoro kie li lernis la perfektan prononcadon de la germana por kanti la lidociklon Die schöne Müllerin (La bela muelistino) de Franz Schubert. Li frekventis dulingvan lernejon, kiun li nomis la franc-entrempa lernejo, laŭvorta traduko de la angla French immersion. Li ĉiam havis fortan intereson pri la gaela lingvo, kiun li bone parolis kaj studis ĝis lastatempe, estante estrarano de la Gaela Societo de Toronto.[3]

Kiam en 1999 li unue elektiĝis prezidanto de la Esperanto-Rondo de Toronto li estis la plej juna prezidanto en la historio de la klubo.

Per siaj organizaj kapabloj kaj vizio li pliigis la membrojn kvinoble. Sub lia deĵoro, la Toronta klubo gastigis en 2015 Mekaron (Mez-kanada-renkontiĝo), kiu en tiu jaro estis la plej granda Esperanto-aranĝo en Nord-Ameriko.

Mateo laboris por la Ontaria registaro en la ministerio pri la medio, kie li plenumis la oficon de dulingva prijuĝisto de permesilpetoj, kaj ankaŭ estis komisiito de la sindikato. Lastatempe li organizis franclingvan klubon en sia oficejo por helpi kolegojn ekzerci sin en tiu bezonata laborlingvo. [4]

Li mortis la 1-an de Aŭgusto 2018 en Toronto, nur unu semajnon post la forpaso de lia partnero Jake Freeman.[5]

Eksteraj Ligiloj redakti

Nekrologo UE 2018:4

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-10-07. Alirita 2018-10-07.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-10-07. Alirita 2018-10-07.
  3. [1]
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-10-07. Alirita 2018-10-07.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-10-07. Alirita 2018-10-07.