Lido (muziko)

muzika ĝenro

Lido (germane Lied [liːt]; plurale Lieder [ˈliːdɐ]) estas termino uzata en la historio de la klasika muziko por referenci al mallonga lirika kanto kies vortumado estas poeziaĵo al kiu oni aldonis muzikon kaj verkita por soloista voĉo kaj akompanantaro, ĝeneralmente de piano. Tiu muzika formo karakteriziĝas pro mallongeco, rezigno de virtuozismo belkanteca, forta rilato kun la poeziaĵo kaj forta influo de la popola germana kanto aŭ popollido (germane Volkslied). Temas pri muzika formo tipa de la ĝermana landaro kaj propra de la Romantisma muziko.

Potreto de Franz Schubert, farita de Franz Eybl (1827).
Potreto de Beethoven, farita de Joseph Willibrord Mähler.

Tiu tipo de komponaĵo aperis en la klasika epoko (1760-1820), floris dum la Romantismo kaj evoluis dum la 20a jarcento. Komponistoj kiel Beethoven, Schubert kaj Hugo Wolf komponis lidojn bazite sur geniuloj de la poezio kiel Goethe kaj Heine. Ĝi atingis altan gradon de disvolvigo kun la aŭstria komponisto Franz Schubert en 1814, kvankam li havis antaŭulojn en Mozart kaj Beethoven. En la okcidenta klasika muziko oni uzas la terminon en germana lingvo ĉar la komenco kaj unuaj lidoj estis verkoj de germanaj komponistoj. En Germanio oni uzas fakte la terminon artlido (Kunstlied) por distingi la ĝenron disde la popollido. La disvolvigo de la formo kuniris kun la remalkovro de la popola germana kulturo kiel fonto de arta produktado, kiel estis la Grimms Märchen aŭ kolektoj de rakontoj (1812) de la Fratoj Grimm aŭ la kolekto de poeziaĵoj Des Knaben Wunderhorn (1805-1808) de Clemens Brentano kaj Achim von Arnim.

Referencoj redakti

  • Hallmark, Rufus, eld.: German Lieder in the Nineteenth Century. New York: Schirmer, 1996.
  • Parsons, James, eld.: The Cambridge Companion to the Lied. Cambridge: Cambridge University Press, 2004.
  • Fischer-Dieskau, Dietrich: Schubert und seine Lieder. Stuttgart: DVA, 1996. ISBN 3-458-34219-2

Eksteraj ligiloj redakti