Willibrord Joseph Mähler
Joseph Willibrord MÄHLER (10a de Junio 1778, Koblenco-Ehrenbreitstein – 20a de Junio 1860, Vieno) estis germana pentristo.[1] Liaj gepatroj estis Franz Josef Mähler kaj Anna Johanna, denaske Vacano. Li unuafoje servis kiel metilernanto en Dresdeno kun Anton Graff por iĝi pentristo kaj poste, li pluigis studojn ĉe la Akademio de Belartoj de Vieno. Mähler poste decidis starti civilan karieron kaj iĝis oficiro de la sekreta servo Geheime Kabinettskanzlei en Vieno. Tiam, pentrarto estis nur ŝatokupo por li.
Willibrord Joseph Mähler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de junio 1778 en Koblenz-Ehrenbreitstein |
Morto | 20-an de junio 1860 (82-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Mähler estis prezentita al Ludwig van Beethoven fare de amiko de Beethoven el la lernejaj tempoj nome Stephan von Breuning ĉirkaŭ 1803. Post unu jaro, li pentris sian unuan portreton de Beethoven, kiu montras tri kvaronojn de la korpo de la komponisto en arkadia pejzaĝo, tenanta lir-gitaron en sia mano. (Nune, tiu pentraĵo estas en la Beethoven Memorial, nome Domo Pasqualati en Vieno.) En la 19a jarcento, tiu ilustraĵo – unu el malmultaj priskriboj de Beethoven kiam li estis juna – ĉefe iĝis fama pro litografio fare de Josef Kriehuber.