Mauraz

Komunumo de Kantono Vaŭdo, Svislando

Mauraz estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 56 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Mauraz
Blazono de Mauraz
Blazono de Mauraz
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 36′ 19″ N 6° 25′ 21″ O / 46.60528 °N, 6.42250 °O / 46.60528; 6.42250 (mapo)Koordinatoj: 46° 36′ 19″ N 6° 25′ 21″ O / 46.60528 °N, 6.42250 °O / 46.60528; 6.42250 (mapo)
Nombro de loĝantoj 56
Areo 0,50 km²
Alteco 625 m super marnivelo
Poŝtkodo 1148
Komunumkodo 5488
Mapo de Mauraz
Situa mapo de Mauraz
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

La komunumo Mauraz situas ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro ĉe la transiro al la Vaŭda Mezlando proksimume 12 kilometrojn nordnordokcidente de la distriktĉefurbo Morges kaj 20 kilometrojn okcidentnordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La sudan komunumlimon formas la rivero Veyron. En sudoriento la rojo Morand formas la komunumolimon. La komunumo konsistas el la vilaĝo Mauraz kun la du partoj Le Croset kaj Sur le Crêt, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,50 km², de kiuj 10,0% estas kovritaj de arbaro, 76,0% servas por agrikulturo kaj 8,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumojRedakti

La komunumo Mauraz limas en nordo al L'Isle, en oriento kaj sudo al Pampigny, kaj en okcidento al Montricher.

TrafikoRedakti

La komunumo Mauraz situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Mauraz pasas konekta vojo de Pampigny al Cuamens, kaj alia vojo kondukas de Mauraz al L'Isle.

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio de Mauraz datiĝas el la jaro 1324 kiel Moraz. La vilaĝo, kiu konsistas el du domgrupoj estiĝis dum la malfura mezepoko ĉirkaŭ du mueliloj, kiuj estis dokumente menciitaj en la jaro 1685. Ĝi apartenis al la Monaĥejo Romainmôtier kaj formis parton de la Senjorujo Montricher. En la jaro 1719 la barono de Montricher rekonis Mauraz kiel komunumo. Sub la berna regado de 1536 ĝis 1798 Mauraz apartenis al la Voktejo Morges. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Cossonau, kiu en la jaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la Distrikto Morges.[3]

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Gilbert Marion: Mauraz en Historia Leksikono de Svislando (2008-08-22)

Eksteraj ligilojRedakti