Morianio

valo en nuna Francio kaj eksa provinco de la historia regno Savojo

Maurienne - jen france, itale Moriana, proponiĝis esperanta variaĵo Morianio - kun sia ĉefurbo Saint-Jean-de-Maurienne (Sankta Johano de Morianio) estas historia teritorio de la savoja dinastio. Ekde la Traktato de Torino, kiun subskribis je la 24-a de marto 1860 la franca imperiestro Napoleono la 3-a kaj Viktoro Emanuelo la 2-a, reĝo de Sardio kaj duko de Savojo, la teritorio ekde tiam apartenas al Francio kaj estas parto de la nuna departemento Savojo. Geografie la regiono pli-malpli priskribeblas kiel "valo de la rivero Arc":

La rivero Arc fontas sudoriente de la departemento Savojo, ĉe la landlimo kun Italio, fluas laŭ 115 km tute en Savojo, kaj ĵetiĝas en Izeron. En la sudo de tiu franca departemento, ĝi desegnas arkforman valon, kiu do nomiĝas Maurienne. Norde staras la masivo Vanoise, kiu entenas samnoman nacian parkon, kaj la montpasejo Iseran ligas Maurienne al Tarentezo. Estas la plej alta vojo en la Alpoj kun 2770 m. Sude ĝi apudas la italian landlimon: la veturon italien ebligas ĉu aŭte tra la montpasejo Mont-Cenis (2080 m) ĉu aŭte kaj trajne tra la tunelo Fréjus. Tial tiu valo estas grava komunikada akso inter la du landoj. Pli okcidente montpasejoj ligas Savojon al du aliaj departementoj de nuna Francio:

En la valo ankoraŭ vivteniĝas kelkaj uzinoj en la malalta parto. Agrikulturo ankaŭ estas vigla dank' al la produktado de fama fromaĝo Beaufort. Sed turismo estas la plej grava ekonomia sektoro dank' al multaj skiejoj kaj al la Nacia Parko Vanoise, kiuj allogas multajn mont- kaj naturamikojn.