Megaherbvorul-teorio
La megaherbvorul-teorio sugestas, ke Meza Eŭropo estus sen homa influo ne (preskaŭ) komplete kovrita de arbaroj (kiel supozas ĝis nun plej multaj fakuloj), sed pro la influo de grandaj plantmanĝantoj (megaherbvoruloj) konsistus grandparte el mozaiko el arbaretoj (boskoj) kaj herbejoj kun unuopaj arboj kaj arbustoj. La fakton, ke nuntempe en Meza Eŭropo la laŭnatura ekologia sukcedo disvolviĝas de ajna elirstadio preskaŭ ĉie al altarbaro kiel klimaksa fazo, kaŭzas laŭ tiu teorio la nuna manko de la megaherbvoruloj, kiuj iam abundis en Mezeŭropo kaj aŭ formortis aŭ estis ekstermitaj de la homo. De tiuj grandaj plantmanĝantoj malaperis ankoraŭ en historia tempo uro, bizono, tarpano kaj alko, antaŭe jam specioj de elefantoj kaj rinoceroj, kies influo sur la vegetaĵo estis eĉ multe pli drasta.
Antaŭ la malapero de tiuj bestoj la ekosistemoj en Mezeŭropo evoluis ofte laŭ jena ciklo:
- Arbarajn arealojn detruis la grandaj plantmanĝantoj, per formordado de burĝonoj kaj ŝosoj, paŝtado, senŝeligado kaj eĉ faligado de arboj kaj piedfrapado de la grundo.Finfine la arealo ŝanĝiĝis al herbejo.
- Sur la herbejo ekkreskis pikilhavaj arbustoj, ekzemple rozoj, prunel-arbustoj, kratagoj kaj rubusoj, kaj formis veprejojn. Pro siaj pikiloj tiuj arbustoj rezistis al la plantmanĝantoj.
- Ene de la veprejoj, protektataj de la pikil-arbustoj, povis natursemiĝi kaj kreski denove arboj.
- La pligrandiĝintaj arboj formis denove arbareton, en kiu la pikilarbustoj grandparte mortis pro la ombro.
Tiuj fazoj ne nur sekvis cikle unu la alian, sed ankaŭ ekzistis unu apud la alia kaj formis tiamaniere pejzaĝan mozaikon kun grandega biodiverseco (kiel deskriptas la mozaik-ciklo-teorio)
Ĉar multaj megaherbvoruloj multe migras, tiu mozaiko estis modifita de necikla alveno kaj foriro de la opaj specioj kun iliaj diversaj nutraĵ-preferoj, krome de bestaj epidemioj, influo de predantoj (rabobestoj), kelkfoja amaspliiĝo de plantmanĝantaj insektoj, kaj ankaŭ de la vetero (sekaj kaj malsekaj jaroj) kaj de diversaj kvalitoj de la grundo, kiel fertileco kaj sekeco.
Se la megaherbvor-teorio pravas, tiam tiuj bestoj, kiuj en Mezeŭropo vivas ekster la arbaro en la kultur-pejzaĝo (ekz. blanka cikonio, leporo, kampa hamstro, ordinara perdriko), alvenis tien ne maljam kun la kampojn kultivanta homo (kiel oni ĝis nun kutime supozas), sed havis viveblecojn jam antaŭe en la ne hom-influataj ekosistemoj.
Eksteraj ligiloj
redakti- "Quaternary Park - Überlegungen zu Wald, Mensch und Megafauna" von Bunzel-Drüke, M., Drüke, J. & H. Vierhaus (1994). ABUinfo 17/18, Heft 4/93, 1/94. Arkivigite je 2007-10-06 per la retarkivo Wayback Machine La unua publicaĵo de la megaherbvor-teorio (en germana lingvo) (PDF-dosiero 1,45 MB)
- Der Einfluss von Megaherbivoren auf die Naturlandschaft Mitteleuropas Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine (PDF-dosiero; 308 kB)
- Grasende Tiere hatten keinen Einfluss auf den dichten Baumbestand urzeitlicher Wälder