Megaherbvorulo aŭ Megaherbovorulo estas koncepto de la ekologio, kiu signifas - kutime tre grandan - plantomanĝanton, kiu havas evidentan influon sur la evoluon de la pejzaĝo.

Megaherbvoruloj

La koncepto estis enkondukita de la megaherbvorul-teorio. Laŭ tiu teorio la laŭnatura, ne de homo influata pejzaĝo de la meza Eŭropo ne estus nura arbaro (kiel oni kutime supozas), sed la megaherbvoruloj malhelpis la senĝenan evoluon de arbaroj - per formordado de burĝonoj kaj ŝosoj, paŝtado, senŝeligado kaj eĉ faligado de arboj kaj piedfrapado de la grundo. Tiamaniere ili kreis senarbejojn, kio rezultigis mozaikecan pejzaĝon el boskoj, arbustejoj kaj herbejoj.

Megaherbovoruloj en Eŭropo estas - aŭ estis - ĉefe ĉevaloj, uroj, bizonoj, cervedoj (kiel boaco, alko, elafo (ruĝa cervo), damao, kapreolo), muflonoj, ĉamoj kaj ibeksoj.

Ekzemplo de malpli granda besto, kiu tamen grave influas la aspekton de la pejzaĝo, estas la kastoro.

Jam dum aŭ antaŭ la frua holoceno formortis la mamuto, la arbarelefanto, tri specioj de rinoceroj, specio de azeno kaj la megalocero (giganta cervo). Eĉ hipopotamoj kaj bubaloj vivis en Mezeŭropo dum pli varmaj epokoj.

Eksteraj ligiloj redakti