Mégrit

komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio
(Alidirektita el Megrid)

Mégrit (jen france, prononco [megʁi], bretone Megrid) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). La komunumo apartenas al la kantono Broons, la arondismento Dinan kaj al la komunumaro Lando de Du Guesclin. Fine de 2021 en la komunumo vivis 818 loĝantoj.

Mégrit / Megrid
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Broons
Komunumaro Lando de Du Guesclin
INSEE kodo 22145 [+]
Poŝtkodo 22270
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 818  (2021) [+]
Loĝdenso 40 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 22′ N, 2° 15′ U (mapo)48.374722222222-2.2486111111111Koordinatoj: 48° 22′ N, 2° 15′ U (mapo) [+]
Alto 90 m [+]
Areo 20,63 km² (2 063 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mégrit / Megrid (Côtes-d'Armor)
Mégrit / Megrid (Côtes-d'Armor)
DEC
Mégrit / Megrid
Mégrit / Megrid
Situo de Mégrit / Megrid
Mégrit / Megrid (Francio)
Mégrit / Megrid (Francio)
DEC
Mégrit / Megrid
Mégrit / Megrid
Situo de Mégrit / Megrid

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mégrit [+]
vdr

Geografio redakti

Mégrit situas inter du rapidaj vojoj: la naciaj vojoj RN 12 kaj RN 176. Ĝi staras je 20 minutoj de Dinan, je 30 minutoj de Saint-Malo, je 40 minutoj de Saint-Brieuc kaj je 50 minutoj de Rennes.

Historio redakti

Estas pluraj hipotezoj pri la origino de la nomo "Mégrit" sed la plej verŝajna estas la bretonlingva, kiu signifas « Tero de ruinoj ». La erikejoj kaj la rokoj kiel granito tie estas multaj. Dum promenado sur la aŭtovojoj kaj padoj, eblas malkovri nobeldomojn kaj riĉan heredaĵon. Nuntempe, la grundo ŝanĝiĝis ĉar agrikulturo tie estas preskaŭ ĉie.

Historia evoluo de la nomo de la komunumo :

  • Méguerit en 1108
  • Mégrit en 1235
  • Mesgrit en la 15-a jarcento

Heraldiko redakti

  Blazono france D'argent à l'épervier essorant de sable armé, becqué, longé et grilleté d'or.
esperante Arĝenta kun ekfluga nizo ore armita, bekarmita, piedrimena kaj sonorilkoluma
Detaloj

Administrado redakti

Listo ne aktualas !!

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
junie 1995 Patrick Boloré Diversa maldekstro (DVG)


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Lokoj kaj monumentoj redakti

  • Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (14-a jarcento), restaŭrita en 1784 kaj 1823
  • Ostejo en la tombejo (17-a jarcento)
  • Ĉefkruco de Saint-Maudez (15-a jarcento - 1781)
  • Kruco de Leumé de la vojo de Jugon (15-a jarcento), de Queslain (Mezepoko), Verte (Mezepoko), de La Ville-es-Rays kaj tiu situanta apud la preĝejo
  • Nobeldomo de Kergu (18-a jarcento), de Clos (17-a jarcento), de Bonan aŭ Bonnan (17-a jarcento), de Placis aŭ Plassis (17-a jarcento), de Pingy, de Francoeur, de Val-Martel (16-a jarcento)
  • Pastrejo (18-a - 19-a jarcento)
  • Domo de notario (17-a jarcento)
  • Domo de vilaĝo Francoeur (1775)
  • Tri muelejoj el kiuj la ventmuelejo de Locria kaj la akvomuelejoj de La Burie kaj de Val-Martel

Notindaj estas ankaŭ :

  • Monteto de Kerlaron aŭ Quélaron
  • Tombo de abato de Rabec (18-a jarcento)

Najbaraj komunumoj redakti

 

Jugon-les-Lacs

Saint-Méloir-des-Bois

Plélan-le-Petit

 

Dolo

 
   Mégrit   
 

Languédias

Sévignac

Trémeur

Trédias

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj