Merapio

(Alidirektita el Merapi)

Merapio estas konusforma monto en Centra Javo en Indonezio. Ĝi estas la plej aktiva vulkano en Indonezio kaj erupciis 68 fojojn ekde 1548. Ĝia nomo signifas "Monto de Fajro". Ĝi havas altecon de 2914 m s.m.. Ĝi estas tre proksima al la urbo Jogjakarta, kaj miloj da homoj loĝas en vilaĝoj sur la flankoj de la monto.

Merapio
stratovulkano
supermara alteco

2 910 m

Geografia situo 7° 32′ S, 110° 27′ O (mapo)-7.5413888888889110.44611111111Koordinatoj: 7° 32′ S, 110° 27′ O (mapo) f4
Merapio (Indonezio)
Merapio (Indonezio)
DEC
Merapio
Merapio
Situo de Merapio
Map
Merapio
vdr
Merapio

Multaj el ĝiaj erupcioj estas kaŭzintaj mortojn. Ĝi erupciis de 1992 al 2002, kaj granda eksplodo mortigis 43 homojn en 1994. Ĝi reaktiviĝis en 2006, pli forte en 2010, kaj sciencistoj kredas, ke granda erupcio baldaŭ okazos.

En la jaro 1006 giganta erupcio kovris Borobuduron por jarcentoj sub vulkana cindro. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Fonto: Artikolo pri la jaro 1006 en la germana vikipedio