Messel

komunumo en centra Germanio

Messel estas komunumo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg de la distriktaro Darmstadt, la suda parto de la federacia lando Hesio, relative malurbe, kvankam ĝi limas al la teritorio de la urbo Darmstadt, kaj estas ĉirkaŭata de vastaj arbaroj. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 4 090 loĝantojn.

Messel
Blazono

Messel in DA.svg
Administrado
Federacia lando Hesio
Distrikto Distrikto Darmstadt-Dieburg
Urborajtoj ne
Telefona antaŭkodo 06159
Poŝtkodo 64409
Aŭtomobila kodo DA
Oficiala Municipokodo 06432012
Politiko
Komunumestro Thorsten Buhrmester (ekde 2022, senpartia)
Adreso de la administrejo Kohlweg 15
Demografio
Loĝantaro 4090 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 56′ N, 8° 45′ O (mapo)49.9369444444448.7444444444444Koordinatoj: 49° 56′ N, 8° 45′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 172 m
Areo 14,82 km²
Oficiala retejo http://www.messel.de
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
la antonia kapelo

La komunumo konatas aparte pro la eksminejo Messel ("Grube Messel"), kie arkeologoj trovis multajn fosiliojn de prahistoriaj bestoj. La eksminejo ekde la jaro 1995 apartenas al la listo de mondaj heredaĵoj de Unesko.

Eksteraj ligilojRedakti


FotojRedakti