Metroo de Varsovio
La Metroo de Varsovio (pole metro w Warszawie) estas la unua metrosistemo konstruita en Pollando. Ĝia konstruado komenciĝis en 1983. Konstruado de unua metrolinio finiĝis en 2008. Nuntempe la sistemo konsistas el du metrolinioj. La unua (norde-sude) kunigas la urbocentron de Varsovio kun ĝiaj periferiaj sudaj (Mokotów, Ursynów) kaj nordaj (Żoliborz, Bielany) kvartaloj dense loĝataj. La dua linio transiras la urbon de oriento al okcidento.
![]() | |
---|---|
![]() | |
Stacio Plac Wilsona | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | ![]() |
Transportsistema speco | metroo |
Komenco de trafiko | la 7-an de aprilo 1995 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 38,2 km |
Nombro de linioj | 2 |
Nombro de veturiloj | 240 |
Nombro de stacioj | 36 |
Aliaj informoj | |
Pasaĝeroj tage | 568 000 |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | Varsovio |
Transportisto | Varsovia Metroo |
Mapo | |
![]() | |
Metroo de Varsovio![]() ![]() | |

Nuntempe funkcias 28 metrostacioj. La metroo estas uzata ĉiutage de 500 000 uzantoj. La linio longas je 29 km. La tempo de veturo tra la tuta unua linio estas 38 minutoj kaj 20 sekundoj
HistorioRedakti
En 1925 oni decidis komenci la prilaboron pri metroo kaj en 1927 oni validigis planojn kaj ekis geologiajn esploradojn. En 1929 oni formis la Referaton de Subtera Fervojo, kiu responsis por la konstruo. Granda depresio de 1930-aj jaroj kaŭzis la ĉesigon de ĉiuj laboroj. En 1938 urbestro Stefan Starzyński ekzistigis Oficejon de Etudoj de Subtera Fervojo, kiu aktualigis planojn. Oni ekis konstruadon, sed ĝi estis interrompita per la dua mondmilito. Baldaŭ post la milito la ideo de konstruo de metroo aŭ urba fervojo en Varsovio revenis, sed oni finfine forlasis ĝin.
En 1950 la urba registaro decidis konstrui la profundan metroon en Varsovio. Oni komencis la konstruadon en Praga en 1951, de la parto ironta sub Vistulo. Kaŭze de kreskantaj kostoj oni reduktis ĝin en 1953 al la eksperimenta konstruaĵo en Praga. Oni konstruis tie grandan (7.000 m3) relkomutan kameron kaj la 1270-metran tunelon. En 1957 oni finfine forlasis laborojn.
Oni revenis al la ideo de metroo en 1974. Estiĝis teknikaj kaj ekonomiaj prilaboroj de la metroo. En 1982 la registaro de Pola Popola Respubliko interfiksis kun Sovetunio pri helpo en konstruado. Je 15-a de aprilo 1983 la konstruado komencis. La unua parto, de Kabaty al Politechnika, estis finita en 1995. Je 25-a de oktobro 2008 finis la konstruadon de tuta linio.
StaciojRedakti
Unua linioRedakti
- Kabaty, inaŭgurita je 7-a de aprilo 1995
- Natolin, inaŭgurita je 7-a de aprilo 1995
- Imielin, inaŭgurita je 7-a de aprilo 1995
- Stokłosy, inaŭgurita je 7-a de aprilo 1995
- Ursynów, inaŭgurita je 7-a de aprilo 1995
- Służew, inaŭgurita je 7-a de aprilo 1995
- Wilanowska, inaŭgurita je 7-a de aprilo 1995
- Wierzbno, inaŭgurita je 7-a de aprilo 1995
- Racławicka, inaŭgurita je 7-a de aprilo 1995
- Pole Mokotowskie, inaŭgurita je 7-a de aprilo 1995
- Politechnika, inaŭgurita je 7-a de aprilo 1995
- Centrum, inaŭgurita je 26-a de majo 1998
- Świętokrzyska, inaŭgurita je 11-a de majo 2001
- Ratusz Arsenał, inaŭgurita je 11-a de majo 2001
- Dworzec Gdański, inaŭgurita je 20-a de decembro 2003
- Plac Wilsona, inaŭgurita je 8-a de aprilo 2005
- Marymont, inaŭgurita je 29-a de decembro 2006
- Słodowiec, inaŭgurita je 23-a de aprilo 2008
- Stare Bielany, inaŭgurita je 25-a de oktobro 2008
- Wawrzyszew, inaŭgurita je 25-a de oktobro 2008
- Młociny, inaŭgurita je 25-a de oktobro 2008
Planitaj stacioj de unua linio kiuj ne estas konstruitaj:
- Plac Konstytucji, inter la Politechnika kaj Centrum stacioj
- Muranów, inter la Ratusz Arsenał kaj Dworzec Gdański stacioj
Dua linioRedakti
Urbocentra parto
- Rondo Daszyńskiego
- Rondo ONZ
- Świętokrzyska (ligo al la unua linio)
- Nowy Świat-Uniwersytet
- Centrum Nauki Kopernik
- Stadion Narodowy
- Dworzec Wileński
Okcidenta plilongigo:
(al la stacio Rondo Daszyńskiego)
Nordorienta plilongigo: (de la stacio Dworzec Wileński)
Sudorienta plilongigo: (de la stacio Stadion Narodowy)