Miĥail Savojarov
Miĥail Savojarov (ruse Михаил Николаевич Савояров) (naskiĝis la 18-an de novembro 1876 en Moskvo, mortis la 4-an de aŭgusto 1941 samurbe) estis rusa kanzonisto, komponisto, poeto, komika aktoro kaj pantoministo. En la unua kvarono de la 20-a jarcento li estis fama satira kantisto-komponisto. La pinto de lia populareco estis en la jaroj de milito (1914-1917), kiam en la pereonta cara Rusia Imperio li eknomiĝis "la reĝo de ekscentruloj".[1] Tiutempe li amikiĝis kun la poeto Aleksandr Blok,[2] kiu en pluraj el siaj poemoj laŭ modelo de la kantotekstoj de Miĥail Savojarov imitis la ruslingvan slangon de la tiutempaj urbanoj de Petrogrado. Konsiderante ke la periodo de sia plej granda populareco pli-malpli identas al la mallonga periodo kiam la ĉefurbo de la Rusia Imperio nomiĝis "Petrogrado", Savojarov povas esti nomata "la artisto de Petrogrado" en strikta senso de la vortumo.
Miĥail Savojarov | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1876 en Moskvo |
Morto | 4-an de aŭgusto 1941 (64-jara) en Moskvo |
Mortokialo | korinfarkto |
Lingvoj | rusa • franca |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Sovetunio |
Parencoj | Yuri Khanon |
Okupo | |
Okupo | chansonnier • poeto • kantisto • komponisto • aktoro • kantoverkisto • violonisto |
TTT | |
Retejo | http://www.savoyarov.su/ |
ReferencojRedakti
- ↑ Dmitrij Gubin, "Ludante dum la eklipso", periodaĵo Ogonjok № 26, junio 1990, paĝoj 26-27, ISSN 0131-0097 ruse
- ↑ Елизавета Дмитриевна Уварова (Elizabeta Dmitrievna Uvarova): Лексикон "Эстрада России: XX век" (enciklopedio "Popmuziko de Rusio: 20-a jarcento"). Гос. институт искусствознания (Ŝtata Instituto pri Artoscienco). Moskvo: Eldonejo РОССПЭН (RossPen) 2000, 783 paĝoj, ISBN 5-86004-157-8
Eksteraj ligilojRedakti
- Official website: Miĥail Savojarov, «la reĝo de ekscentruloj» ru
- Mijaíl Savoyárov: “enciklopedio Estrade de Rusio” ru