Miĥailo Miŝaqah'

Miĥailo Miŝaqah' (1800-1888 aŭ 1889, arabe ميخائيل مشاقة‎) naskita en Raŝmaja' en Libanono, estas "la unua historiisto de moderna Sirio otomana" kaj la inventinto de dudekkvartona egaltempera oktavo.

Miĥailo Miŝaqah'
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1800 (1800-01-01)
en Reŝmaja
Morto 1-an de januaro 1888 (1888-01-01) (88-jaraĝa)
en Damasko
Tombo Bab Sharqi cemetery
Lingvoj arabagrekaangla
Ŝtataneco Otomana Imperio
Alma mater Faculty of Medicine Kasr Al Ainy Cairo University
Okupo
Okupo historiistomuzikistokuracistofilozofo • matematikisto • diplomato
vdr

Lia praavo katolikiĝis. Lia avo Jusuf Batraki transloĝiĝis de Korfuo al Tripolo por silke komerci kaj fariĝis grek'ortodoksa kristano. Tia, li nomis sin laŭ araba vorto pri filtrado de fibroj silkaj, miŝaqa' (مشقة). La patro de Miĥailo, Ĝirĝis Miŝaqa', transloĝiĝis al Deir al-Qamar, tiam regata de Ŝihaboj, por foriĝi de religio subpremo de Sidona guberniestro al-Ĝazar. Li ekkarieris kiel orforĝisto sed fariĝis skribisto, poste ĉef'trezoristo de la domo de Baŝir la dua, emiro de Monto Libanona.

Laŭ Tuma , Miĥailo Miŝaqah' estis la unua muzika teoriisto kiu proponis dividi oktavon en dudek kvar egalajn intervalojn, tio estas 24-tona egaltempera skalo kvarontoneca, kio estis aktuala bazo de araba tona sistemo. Tamen la verko de Miŝaqah', "Eseo pri arto de muziko por emiro Ŝihab'" (al-Risāla al-ŝihābija fi 'l-ṣinā‘a al-mūsīqija) estas dediĉita al ĉi temo sed ankaŭ klarigas ke lia instruisto Shejĥ Muhamad al-‘Attār (1764–1828) estis unu el multaj kiuj jam konis la koncepton, kvankam al-‘Attār ne publikigis siajn skribaĵojn pri tiu temo.

Plej gravaj historiaj verkoj de Miŝaqah' inkluzivas multe la cititan "al-Ĝaŭāb `alā Iqtirāḥ al-Aḥbāb" (1873) kaj, eble, la tre similan "Ta’rih Haŭadit Ĝarat bil-Ŝam ŭa-Saŭahil Bar al-Ŝam ŭa-l-Ĝabal" de Miha’il' Dimaŝqi (1843).

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti

  • Habib Hassan Touma (1996). The Music of the Arabs, trad. Laurie Schwartz. Portland, Oregon: Amadeus Press. ISBN 0-931340-88-8.
  • Maalouf, Shireen (2003). "Mikhii'il Mishiiqa: Virtual Founder of the Twenty-Four Equal Quartertone Scale", Journal of the American Oriental Society, Vol. 123, N-ro 4. (okt. - dec., 2003), pp. 835–840.
  • Zachs, Fruma (2001). "Mikhail Mishaqa - The First Historian of Modern Syria", British Journal of Middle Eastern Studies, Vol. 28, N-ro 1 (maje 2001), pp. 67–87.