Mi, Daniel Blake (2016, angle I, Daniel Blake) estas drama filmo de brita reĝisoro Ken Loach. La filmo gajnis en 2016 la Oran Palmon en la Festivalo de Cannes, la premion BAFTA por plej bona brita filmo, kaj la César-premion de la franca Akademio de Artoj kaj Teĥnikoj de Kino por la plej bona eksterlanda filmo. La filmo montris ne nur vivojn de la brita laborista klaso, sed ankaŭ kritikis politikon de la brita Konservisma Partio, kiu reduktis la buĝeton de la Nacia Prisana Servo de Britio.

Mi, Daniel Blake
filmo
Originala titolo I, Daniel Blake
Produktadlando Unuigita Reĝlando
Originala lingvo angla
Kina aperdato 13-a de majo 2016
Ĝenro dramo
Kameraado Robbie Ryan
Buĝeto $ 12.45 miloj
Reĝisoro(j) Ken Loach
Produktisto(j) Rebecca O'Brien
Scenaro Paul Laverty
Filmita en Unuigita Reĝlando
Loko de rakonto Newcastle-upon-Tyne
Muziko de Georgy Fenton
Ĉefrolantoj Dave Johns
Hayley Squires
Produktinta firmao Why Not Productions 
Wild Bunch
Honorigoj Ora Palmo • Prix du public • Eŭropa Universitata Filmopremio
IMDb
vdr

Intrigo redakti

En la Unuiĝinta Reĝlando de la 2010-aj jaroj, Daniel Blake (Dave Johns) estas 59-jaraĝa vidvo, lignaĵisto kiu loĝas en Newcastle. Suferinte korinfarkton dum sia laboro, por la unua fojo li petas medicinan subtenon, sed tio estas malakceptita, ĉar li supozeble povas labori. Kvankam lia kuracisto malpermesis lin labori, privata firmo, kiun estis subkontraktanta la registaro, asertas, ke li taŭgas por laboro — «persekuto, kiu aspektas kiel krucmilito, kies furiozo regule atakas senkulpajn homojn».[1]

Dum senfrukta vizito al laboroficejo, li kunvenas kun Katie (Hayley Squires), fraŭla patrino de du infanoj, kiu estas veninta el londona azilo por senhejmuloj; ŝi mem estis mistraktata de la agentejo pri sociaj servoj. Daniel provas trovi laboron por ricevi medicinan helpon kaj helpi Katie, sed li alfrontas plurajn obstaklojn pro la strikta sistemo. Li devas apelacii la kruelan decidon de la agentejo, sed la procedo estos longa. Oni konsilas lin intertempe registriĝi por ŝtata subvencio pri sendungado. «Daniel kaj Katie estas kaptita de bagatela administrejo, kiu multigas la humiliĝojn: senutilaj telefonvokejoj, la elĉerpiĝo de lia forto pro interrete plenigendaj formularoj, neniam plenplenaj — kafkaeska kaj burokratisma labirinto, kiu malrapide sed firme ilin pistas».[2]

Referencoj redakti

  1. Thomas Sotinel, «Moi, Daniel Blake»: l’Angleterre néo-victorienne selon Ken Loach» («Mi, Daniel Blake», Anglio nov-viktoriana laŭ Ken Loach): La chasse...a pris les allures d’une croisade, et sa fureur s’abat régulièrement sur des innocents. 14-an de majo 2016, lemonde.fr. Alirita la 21-an de marto 2020.
  2. Jean-Claude Raspiengas, «I, Daniel Blake», glissements progressifs de la déchéance («Mi, Daniel Blake», laŭgrada glitado en degradiĝon): Daniel et Katie sont pris dans le piège d’une administration tatillonne qui multiplie les humiliations: recours à des centres d’appels qui ne servent à rien, épuisant parcours de formulaires à remplir sur Internet, jamais complets, dédale kafkaïen et bureaucratique qui broie lentement mais sûrement. la 13-an de februaro 2016, la-croix.com. Alirita la 21-an de marto 2020.