Michaľany, hungare Alsómihályi estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. La nomo signifas Mikaelo.

Michaľany situas en la plej griza distrikto

Situo redakti

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Ĉop-Košice, laŭ la hungara landolimo.

Historio redakti

La loko estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1252 pri la komunumo. Tiam Béla la 4-a donacis kampojn al figuro Mikaelo. En 1831 la loĝantaro partoprenis ribelon de ĥolero. Kontraŭ la malsano la aŭstroj ŝutis steriligilojn al la putoj, sed la homoj kredis, ke la putoj estis veninigitaj, tial okazis ribelo. Ĝis 1899 la vilaĝo nomiĝis simple Mihályi, sed pro la poŝta trafiko oni faris diferencon, tial ĝi iĝis Alsómihályi (=suba Mikaelo). Oni trovis nafton komence de la 20a j.c. En 1910 loĝis en la vilaĝo 712 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Zemplén, al distrikto de Sátoraljaújhely. En 1920 la vilaĝo trovis sin rande de Ĉeĥoslovakio, ĉar tie trafikis la fervojo al Transilvanio, kiun la ĉeĥoj-slovakoj nepre volis havi. Dume inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito parto de la hungareco estis deportita, la restaĵo iĝis senrajta laŭ dekretoj de Beneš.

En 2001 loĝis en la vilaĝo 1749 da homoj (1657 slovakoj, 44 ciganoj kaj 42 hungaroj). Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al zono de Schengen, sekve la limoj nebuliĝis, la loĝantaro rajtas ie ajn trafiki.

Komunumoj pri Sankta Mikaelo en Hungara reĝlando redakti

Pro grandeco de la tabulo la ceterajn en Transilvanio vidu: Almásszentmihály!

Alsómihályi Büdszentmihály Drávaszentmihály Kisszentmihály Magyarszentmihály
Nagymihály Nagyszentmihály Pusztaszentmihály Rábaszentmihály Rákosszentmihály
Sárszentmihály Szentmihály Szentmihályfa Szentmihályfalva Szentmihálykörtvélyes
Szentmihályúr Turócszentmihály Vasszentmihály Végszentmihály Zalaszentmihály

Vidindaĵo redakti