Michal nad Žitavou

Michal nad Žitavou, hungare Szentmihályúr estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Michal nad Žitavou situas en la 4-a regiono
Michal nad Žitavou situas en la bluigita distrikto

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Žitava, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Šurany-Zlaté Moravce. Nové Zámky troviĝas 25 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio pri la loko devenis el 1332. En 1910 loĝis tie 592 da homoj (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al la distrikto de Érsekújvár. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo retiriĝis al Hungario. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj regionoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 695 da homoj (678 slovakoj, 6 hungaroj).

Vidindaĵo redakti