Michael Ryan FLATLEY (n. la 16-an de julio 1958 en Miĉigano, Ilinojso, Usono) estas usona dancisto kun irlandaj radikoj. Li do nomas sia patrujo Ĉikagon, ĉar li tie plenkreskis.

Michael Flatley en 2010

Vivo redakti

Flatley [fletli] plenkreskis en multikultura medio. Post kiam li hejmenvenis kun sanga nazo, lia patro instigis lin trejniĝi, lerni la boksadon. Li faris tion kun tiom da entuziasmo, ke li gajnis kiel 17-jara la ĉampionecon Golden Glove Championship.

Li komencis lerni la dancadon en la aĝo de 4 de la avino Hannah RYAN, kiu estis elstara dancistino en la irlanda danco. Iun tagon – Flatley aĝis tiam 11 – vizitis li la lernejon "Dennehy School of Irish Dance", por akiri famnomon. Oni rifuzis lin kun la argumento, ke li estus tro aĝa. Sed li ne akceptis tion kaj finfine oni akceptis lin. Post intensa trejnado tie, li venkis en ĉiu konkurso en Usono. Li gajnis en 1975 la konkurson "All-World Irish Dance Championship", la mondĉampionecon en Irlando, kiel la unua usonano, en aĝo de 17. Li akiris eĉ la titolon de "All-Ireland Flute Champion".

Lia trarompo okazis en 1983 dum la turneo kun la "Chieftains", fama kaj sukcesa irlanda muzikgrupo.

Post tiuj sukcesoj, li estis invitita en 1993 al "Spirit of Mayo" en Dublin, por danci tie. Post lia sursceniĝo komisiis lin spektakloproduktistoj krei dancprogramon, por plenigi la paŭzon ĉe "Eurovison Song Contest 1994". Tiel estiĝis Riverdance – kvinminuta dancprogramero. Tiu sursceniĝo estis la komenco de la tramondaj sukcesoj.

Hodiaŭ laboras Michael Flatley kiel reĝisoro, produktisto kaj koreografo. Ĉe siaj "propraj" spektakloj, li ĉiam laboras kun Ronan Hardiman.

Ekde la 9-a de julio 2005, Flatley estas en turneo kun la spektakla programo „Celtic Tiger” (Kelta Tigro).

Distingoj kaj sukcesoj redakti

  • 1975 World Championship for Irish Dance
  • 1975 Golden Glove Championship
  • 1975 pliaj 168 titoloj el la tuta mondo
  • 1975 All-Ireland Flute Championships
  • 1987 Master of Dance Award
  • 1988 National Heritage Fellowship de prezidento Ronald Reagan
  • 1988 National Endowment
  • 1989 unua enskribiĝo en la Guinness-libro de rekordoj kun 28 ŝuklakoj je sekundoj
  • 1991 li estis nomata "Vivanta valoraĵo" far National Geographic Society
  • 1997 Urbestro de Chicago „Daley” nomas la 4-an de aprilo "Michael Flatley Day"
  • 1997 Premio pro la plej bona spektaklo de la jaro: Lord of the Dance
  • 1998 plej granda dancprogramo de la mondo - Feet of Flames
  • 1998 dua apero en Guinness-libro pro 35 ŝuklakoj je sekundo (trarompo de sia unua rekordo)
  • 1999 tria apero en la Guinness-libro de la rekordoj, ĉar li estas la plej bone salajrita dancisto de la mondo; li lukris 1´600´000$; liaj kruroj valoris je 40´000´000$
  • 2001 Irish-America Lifetime Award

Dancaj spektaklaj programoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti