Michael Kimmel

usona sociologo

Michael Scott KIMMEL (naskiĝis la 26-an de februaro 1951) estas usona sociologo kies esploroj specialiĝis pri genraj temoj. Li tenas la postenon de Distingita Profesoro pri Sociologio en la Novjorka Ŝtata Universitato de Stony Brook, kaj estas la fondinto kaj redaktisto de la akademia ĵurnalo Men and Masculinities. Kimmel estas proparolanto de la Nacia Organizo por Viroj Kontraŭ Seksismo kaj delonga aliancano de feminismo. En 2013, li fondis la Centron por la Studado de Viroj kaj Masklaĵoj en la Universitato Stony Brook, kie li estas Administra Direktoro. En 2018 li estis publike akuzita pri seksa perforto fare de profesoro Bethany Coston.

Michael Kimmel
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1951 (1951-02-26) (73-jaraĝa)
en Broklino
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Vassar College • Universitato BrownUniversitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Lawrence High School
Okupo
Okupo sociologo • universitata instruisto
vdr