Michel Drucker (naskiĝis la  12-an de septembro 1942(nun 1942-09-12) en Vire), estas franca aŭdvida prezentisto kaj televida produktoro.

Michel Drucker
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1942 (1942-09-12) (81-jaraĝa)
en Vire, Calvados,  Francio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Malherbe
Familio
Patro Abraham Drucker
Frat(in)oj Jacques Drucker • Jean Drucker
Edz(in)o Dany Saval
Parencoj Marie Drucker
Léa Drucker
Okupo
Okupo ĵurnalisto • televida prezentisto • verkisto • helicopter pilot • radio-prezentisto • televida produktoro
TTT
Retejo https://micheldrucker.fr/
vdr

Li estas emblema figuro en la franca aŭdvida medio dum pli ol duon-jarcento. Ĵurnalisto pri sporto kiam li komencis en 1964, li iĝis esenca varieteo-gastiganto, amiko de la steluloj, kun kultaj programoj kiel Champs-Élysées ĉe Antenne 2 en la 1980-aj jaroj, poste Stars 90 ĉe TF1 en la 1990-aj jaroj, poste finfine revenis al France 2 kun Vivement dimanche ĉiudimanĉe posttagmeze de 1998 ĝis 2022 kaj ekde 2022 ĉe France 3. Ekde 2016, li rakontas dum sia solluda prezentado Seul… avec vous ! (Sola... kun vi!) siajn amikajn anekdotojn kun la steluloj kiujn li renkontis kaj siajn familiajn malfacilaĵojn.

Eksteraj ligiloj redakti