Verdavosta parulio

(Alidirektita el Microligea)

La Verdavosta parulio (Microligea palustris), konata ankaŭ kiel Verdavosta grundoparulio, estas specio de kantobirdo endemia de la insulo de Hispaniolo (Dominga Respubliko kaj Haitio) kaj apudaj insuletoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verdavosta parulio
Verdavosta parulio
Verdavosta parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Microligea
Specio: 'M. palustris'
Microligea palustris
(Cory, 1884)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu birdo estas 12–14 cm longa, kun longa vosto, olivverdecaj supraj partoj, grizaj kapo, vizaĝo kaj gorĝo. Subaj partoj estas blankecaj al helgrizaj, pli grizaj ĉe flankoj kaj pli blankeca ĝe gorĝareo. La okulo, kiu estas ruĝa ĉe plenkreskuloj kaj bruna ĉe junuloj, estas ĉirkaŭata de nekompleta blanka okulringo duonsubdividita. La longeca beko kaj kruroj estas malhelgrizaj. Populacioj de pli altaj teroj tendencas esti pli grandaj kaj pli malhelaj ol tiuj de malaltaj teroj.

Ligea palustris, ilustración en la descripción original, The Auk, 1884.

Ĝenerale lokigita en la familio de Paruliedoj, ĝi konstituas monotipan genron Microligea. Ĵuse rezultis tro malproksima el Paruliedoj por esti taŭge inkludata en ĝin, dum inkludon en Traŭpedoj konfirmis analizoj de DNA kaj same enmeton en la saman kladon de la frata genro Xenoligea, kaj la palmotanagroj de Phaenicophilus.

Tiu neotropisa specio estas insektovora kaj kutime manĝas ĉe grunda nivelo kaj en subkreskaĵaro. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj montarbaroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj, kun teritorioj laŭ altitudoj el marnivela al montara de ĉirkaŭ 2,500 metroj. La populacio de la Insulo Beata estas konsiderata endemia subspecio nome: M. palustris vasta.

Referencoj redakti

  • S. Latta, et al. Aves de la República Dominicana y Haití. Princeton University Press, 2006.