Mihály Krausz

Mihály Krausz [mihAj kraŭs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Krausz Mihály estis hungara komponisto. Lia baldaŭa nomvarianto estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Krasznai Mihály, liaj nomvariantoj eksterlande estis Michael Krausz, Michael Krasznay-Krausz, Michael Krauss.

Mihály Krausz
Persona informo
Naskonomo Krausz Mihály
Naskiĝo la  11-an de aprilo 1897(nun 1897-04-11)
en Hungario Pancsova (Hungara reĝlando)
Morto la 3-an de novembro 1940
en Hungario Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Mihály Krausz [1] naskiĝis la 11-an de aprilo 1897 en Pancsova (Hungara reĝlando, nuntempa Panĉevo en Serbio), li mortis la 3-an de novembro 1940 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mihály Krausz devenis el juda familio. Li aĝis 13, kiam li komencis komponadi. Li studis en Muzikakademio de Budapeŝto, liaj plej gravaj instruistoj estis Viktor Herzfeld kaj Zoltán Kodály. Dum la Hungara Sovetrespubliko lia opero estis prezentita en Operejo de Budapeŝto. Baldaŭ li translokiĝis al Vieno, poste al Berlino. Ekde 1923 li komponadis nur operetojn, filmomuzikaĵojn, melodiojn, la tekstoj estis germanlingvaj. En la 1930-aj jaroj li ofte revizitis Hungarion por prezenti novajn operetojn.

El liaj scenejaj komponaĵoj redakti

  • Marika (opero, 1919)
  • Die Tänzerin/A táncosnő (opero kun teksto de Menyhért Lengyel, 1921)
  • Eine Frau von Format (opereto, 1927, hungara varianto: A fenséges asszony 1934)
  • Sárga liliom (opereto, 1934, germana varianto en la sama jaro: Die gelbe Lilie)
  • Verzeih, daß ich dich lieb’ (opereto, 1937)
  • Marion (opereto, 1940)

Liaj filmaj komponaĵoj redakti

  • Der Kaufmann von Venedig (1923)
  • Panik in Chicago (1931)
  • Mädchen zum Heiraten (1932)
  • Marry Me (1932)

Fontoj redakti