Mihály Teleki (ministro)

Grafo Mihály Teleki [mihAj], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Teleki Mihály estis hungara politikisto, ministro, parlamentano.

Mihály Teleki (tria de maldekstre)

Mihály Teleki [1] naskiĝis la 20-an de aprilo 1896 en Budapeŝto. Li mortis la 20-an de aŭgusto 1991 en Londono.

BiografioRedakti

Mihály Teleki frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studvojaĝis al Britio. Dum la 1-a mondmilito li komence lernis en agrara akademio en Magyaróvár, poste li soldatiĝis, sed fine li ricevis diplomon. Dum Hungara Sovetrespubliko li estis arestita. Ekde 1920 li okupiĝis pri la familia bieno. Inter 1938 kaj 1940 li estis ministro pri agrikulturo. Dum la nazia erao li estis partiestro, poste li rifuĝis al Londono. Li havis edzinon, kiu naskis unusolan filon.

FontojRedakti