Malfermi la ĉefan menuon

Mike Tyson

usona boksisto
Mike Tyson
Mike Tyson
La ora statuo de Mike Tyson
Mike Tyson dum la konferenco
Mike Tyson

Michael Gerard TYSON Mike Tyson ([ma:jk ta:js:n] (batalnomo Iron Mike, nova nomo „Malik Abdul Aziz"; naskiĝis la 30-an de junio 1966 en Brooklyn, Novjorko) estas unu el la plej elstaraj boksistoj de la historio. Li estas la plej juna pezpeza boksa mondmajstro. Tyson unuigita en 1987 unuafoje la titolojn de la boksaj ligoj WBC, WBA kaj IBF.

La sukcesa karieroRedakti

Li konatiĝis en aĝo de 12 jaroj kun la profesia boksisto Bobby Stewart, kiu volis lin instrui, nur se li plibonigas la lernejajn notojn. Tyson faris tion kaj Stewart komencis ekzerci lin en la boksado. Stewart baldaŭ konatigis lin kun legenda trejnisto Cus D'Amato. Kiam Stewart demandis D'Amato pri lia opinio, li respondis: "Mi kredas, ke li estas la sekva mondmajstro en la pezpezo".

Ekde tiam okupiĝis pri li D'Amato, poste la trejnistoj Teddy Atlas, Kevin Rooney.

Li ne povis partoprenis la somerajn Olimpikojn de 1984 en Los Angeles, ĉar li dufoje estis venkita fare de Henry Tillman, olimpika ĉampiono. Li venkis lin en 1990 kiel profesiulo en la unua raŭndo, per nokaŭto.

Tyson ŝanĝis en marto de 1985 al la profesiuloj, en aĝo de 18 jaroj. Samjare li atingis 15 venkojn per nokaŭto. Li debutis en la televido kontraŭ Jesse Ferguson la 16-an de februaro 1986 kaj venkis en la 6-a raŭndo. La unua boksisto, kiu ne estis malvenkita per nokaŭto estis James Tillis.

Li iĝis plej juna pezpeza majstro de la boksa historio, la 22-an de novembro 1986, en aĝo de 20 jaroj kaj 144 tagoj, per KO-venko en la dua raŭndo kontraŭ WBC-mondmajstro Trevor Berbick. Berbick venis sur la plankon post unusola plentrafo, provis kelkfoje ekstari, sed li ĉiam refalis, kiel li starintus sur glita glacio.

Poste li sukcesis kontraŭ WBA–majstro James Smith kaj kontraŭ la pli frua WBC-majstro Pinklon Thomas. La unuigo de la titoloj okazis la 1-an de aŭgusto 1987 per venko kontraŭ IBF-majstro Tony Tucker, kiu forte kontraŭstaris.

Li venkis en 1987 eĉ kontraŭ la superpezpeza majstro Tyrell Biggs, post 7 raŭndoj. En 1988 venkis li Larry Holmes, Ken Norton, Gerry Cooney, Trevor Berbick, Earnie Shavers, Muhammad Ali. Poste venkis li Tony Tubbs en Tokio, Michael Spinks (27-an de junio 1988).

Lia rezulto post la Spinks-batalo estis 35-0 kun 31 nokaŭtoj.

Li edziĝis samjare kun aktorino Robin Givens. Robin kaj ŝia patrino volis transpreni kontrolon pri la administrado kaj financoj, ili akuzis Mike pri frapado de sia edzino, ili finfine divorcis post unu jaro.

Mike Tyson en 1989 forlasis sian longjaran trejniston Kevin Rooney kaj kontraktis ĉe Don King. Por Don King pli gravis mono ol trejnado, tiel Mike venis sur deklivon. Li troestimis sin, prokrastis la trejnadojn. Li ricevis eĉ la nespertan trejniston Aaron Snowell.

En 1989, Tyson boksis nur dufoje. La 25-an de februaro kontraŭ Frank Bruno, sed li montris malboniĝon en la boksado, Bruno batis lin plurfoje. Alia boksado okazis kontraŭ Carl Williams per unuaraŭnda nokaŭto.

La Douglas-bataloRedakti

Li boksis kun James Douglas en Tokio, la 10-an de februaro 1990 kaj je granda surprizo, malvenkis. Douglas venis sur la plankon en la 8-an raŭndon – je lia feliĉo - 6 sekundojn antaŭ la raŭnda fino. En la 10-a raŭndo Tyson venis surplanken, sed lin ne savis raŭnda fino, li restis duonkonscia.

Denove al la pintoRedakti

Li venkis Henry Tillman, Alex Stewart en la unua raŭndo, Donovan Ruddock dufoje. En la dua batalo kontraŭ Ruddock, Ruddock venis dufoje sur la plankon, rompis la makzelon. Oni deprenis entute kvar punktojn de Tyson pro tro subaj batoj.

Li volis boksi por la titolo en novembro de 1991 kontraŭ Evander Holyfield, sed oni dufoje forŝovis la tempopunkton. Dumtempe, printempe de 1992, "Miss Black America" akuzis Tyson je seksperforto. Oni juĝis lin kulpa kaj je 6-jara prizono, laŭ solaj eldiroj de la viktimo.

Novaj sukcesoj post la prizonoRedakti

En la prizono, li konvertis al la islamo kaj ŝanĝis sian nomon al „Abdul Aziz", sed li ne oficialigis tion.

Li liberiĝis el la prizono post tri jaroj pro bona konduto, sed li neniam akiris la pli fruajn sukcesojn.

Li venkis Peter McNeely en februaro de 1996 per nokaŭto en 89 sekundoj. Li akiris denove la WBC-titolon la 16-an de marto 1996, kiam li venkis Frank Bruno en la tria raŭndo per KO. En septembro de 1996 li venkis WBA-titolportanton Bruce Seldon en unua raŭndo.

La Holyfield-batalojRedakti

Tyson malvenkis la 9-an de novembro 1996 per teknika KO kontraŭ Evander Holyfield en la 11-a raŭndo.

La rebata batalo okazis la 28-an de junio 1997 kaj finiĝis tiam, kiam Tyson en la tria raŭndo demordis parton de dekstra orelo. Lin tiam minacis denova punkta malvenko.

Li devis pagi kompense 3 milionojn da USD al Holyfield.

Reveno, prizono, reveno, skandalojRedakti

Post lia ne tro konvinka venko (januaro 1999) kontraŭ Francois Botha, oni arestis lin pro afero el 1998. Tiam post trafika akcidento li kaŭzis korpajn vundiĝojn. Li liberiĝis post kelkaj monatoj kaj revenis en la ringon kaj venkis kontraŭ Orlin Norris, Julius Francis kaj Lou Savarese. En la batalo kontraŭ Savarese, surplankigis ne nur la boksiston sed ankaŭ la juĝiston John Coyle, tiel tiun venkon oni ne validigis.

Li venkis la 20-an de oktobro 2000 kontraŭ la pola Andrzej Gołota, sed oni pruvis konsumon de marihuano de Tyson, tiel oni poste deklaris la batalon nevalida („No Contest").

Li venkis Brian Nielsen en oktobro 2001 en Danio.

Tyson volis en januaro de 2002 batali kontraŭ Ray Mercer, sed tion malebligis Lewis. La gazetkonferenco pri batalo inter ili okazis la 22-an de januaro kaj finiĝis per interbatado. Lewis akre kritikis Tyson, kiu atakis lin kaj komenciĝis amasa interbatado. Tyson mordis la femuron de Lewis.

La boksa batalo okazis la 8-an de junio 2002 en Memphis, Tennessee. Kiel antaŭludo, oni trakontrolis la boksistojn kaj la promenantojn serĉante armiloj. Ĉe la boksa ringo staris korpogardistoj, la interfrapo de la boksaj gantoj ne okazis.

Tyson estis venkita en la 8-a raŭndo, kiam li surplankiĝis kaj ne povis ekstari. Komence li estis tre agresiva, sed li pli kaj pli laciĝis kaj iĝis pli kaj pli rigidmova. Tyson ricevis 17 milionojn da USD.

Post la malvenko kontraŭ Lewis, Tyson venkis kontraŭ Clifford Etienne en la unua raŭndo. Li volis ankoraŭfoje boksi kun Lewis, sed tiu retiriĝis post malvenko fare de Vitalij Kliĉko, en junio de 2003. En septembro de la sama jaro, Tyson sciigis pri bankroto.

Pro la monmanka mizero, Tyson boksis denove en julio de 2004 kontraŭ la nekonata Danny Williams, sed lin trafis en la 4-a raŭndo pli ol 20 plentrafoj kaj Tyson venis surplanken. Tyson boksis kun genua vundiĝo. Li ricevis pro la boksado 8 milionojn da USD, kiujn li disdonis al fiduloj kaj iama edzino.

Lia lasta boksado okazis – kontraŭ 5 mio da USD – la 11-an de junio 2005 kontraŭ la mezklasa, irlanda boksisto Kevin McBride. Li komence gvidis je punktoj, sed trafis lin malfacilaĵoj en la 6-a raŭndo. Li provis rompi kruron de la kontraŭulo, kapalkape frapis lin, oni tiris de li 2 punktojn kaj oni anoncis lian diskvalifikon. Mallonge antaŭ finiĝo de la raŭndo, li venis surplanken post dekstra hoko. Lin premis la kontraŭulo al la planko. Tyson rezignis pri la plua batalo por la sepa raŭndo.

Post tiu malvenko, li deklaris sian finfinan retiriĝon por „la boksosporto, al kiu mi povas tiom multe danki" „ne iĝu ridinda pro similaj ludoj".

Kvankam li lukris pli ol 300 milionojn da USD, li ne havas sufiĉon por rento.

Boksado de TysonRedakti

Li neniam surhavis iun ajn sportan ĉemizon, ŝrumpeton, kiam li altretis la ringon.

Li jam en la unua raŭndo brutale atakis la kontraŭulon kaj provis akiri nokaŭton aŭ gravan malfortigon de li. 22 el liaj nokaŭtoj okazis en la unua raŭndo. Liaj dekstraj kaj maldektraj hokoj estis minacaj.

Longtempa boksado elĉerpis lin kaj taktike malrapidiĝis.

LiteraturoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti