Mikko Niskanen

finna kinreĝisoro, aktoro kaj scenaristo

Mikko Johannes NISKANEN (31-a de januaro 1929 Äänekoski25-a de novembro 1990 Helsinki) estis finna kinreĝisoro, aktoro kaj profesoro. Liaj plej konataj filmoj estas Pojat, Käpy selän alla kaj Kahdeksan surmanluotia, kiuj apartenas al la plej gravaj verkoj en finna kinhistorio. Li ricevis ses Premiojn Jussi, plej ol iu ajn alia. Li reĝisoris entute 14 longajn filmojn. Estante 26-jara li ludis la rolon de Mielonen en filmoversio de Tuntematon sotilas. Aliaj filmoj, kie li aktoris sed ne reĝisoris, estis almenaŭ Tanssi yli hautojen (1950), Pekka ja Pätkä sammakkomiehinä (1957), Verta käsissämme (1958), Täällä Pohjantähden alla (1968). Li aktoris ankaŭ en siaj propraj filmoj Lapualaismorsian (1967), Kahdeksan surmanluotia (1972), Pulakapina (1976), Syksyllä kaikki on toisin (1978), Ajolähtö (1982), Mona ja palavan rakkauden aika (1983), Elämän vonkamies (1986) kaj Nuoruuteni savotat (1988). Niskanen mortis je kancero estante 61-jara. Li estis entombigita en Helsinko en Tombejo de Malmi.

Mikko Niskanen
Persona informo
Naskonomo Mikko Johannes Niskanen
Naskiĝo 31-an de januaro 1929 (1929-01-31)
en Äänekoski
Morto 25-an de novembro 1990 (1990-11-25) (61-jaraĝa)
en Helsinko
Mortokialo kancero
Tombo tombejo Malmi en Helsinko
Lingvoj finna
Loĝloko Käpykolo
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio
Familio
Edz(in)o Vuokko Niskanen
Okupo
Okupo filmproduktorofilmreĝisoroaktoroscenaristo • filmaktoro
vdr

Vidu ankaŭ redakti